Mesaĝo paca el Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-21 10:11:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Roberto Morejón

Dum la akrigita agresemo de la antaŭa administracio usona, la kubanoj rifuzis energie tiun agadmanieron, sen forlasi siajn dezirojn vivi pace.

La hipoteza kunvivado aspirebla, forvaporiĝis per la konstanta atako, konkretigita per pli ol ducent malpermesoj kaj regulaĵoj.

La ĵusokazinta oka kongreso de la Komunista Partio de Kubo ekzamenis tiun konvulsan periodon de rilatoj inter Havano kaj Vaŝingtono.

Tio estas nepra pro ties influo en la nacia vivo, tiel ke la usona sieĝo, kontraŭe al la asertoj de kelkaj perfiduloj, ja ekzistas.

La eliranta unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, priparolis la sieĝon en la Centra Raporto prezentita al la kunsido.

Li taksis ĝin kiel “la ekonomia milito pli vasta, malegala kaj longdaŭra iam trudita kontraŭ iu lando”.

La elstara revolucia gvidanto, kiu transdonis la estraron de la politika organizo al la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, rimarkigis kiamaniere la blokado plu akriĝis en  la malfacilaj cirkonstancoj de la pandemio.
Tiamaniere evidentiĝis, li aldonis, la senpia naturo de la imperiismo.

Fronte al tiuj, kiuj malbonintence klopodas ignori aŭ minimumigi la bojkoton de Vaŝingtonon, Díaz-Canel insistis ke “neniu posedanta minimuman honestecon kaj per ekonomiaj datumoj”, povas ignori ke “tiu sieĝo konsistigas la ĉefan obstaklon “ por evoluo de la insulo.

En tiu sama penslinio, la Komunista Partio postulis ĉeson de la sieĝo, kies etendiĝo reprezentas nekontesteblan baron fronte al klopodoj daŭrigi hipotezan kunlaboron.

Eventuala reciproka kontribuo eblas en kelkaj sferoj, kiel ja evidentiĝis en la momento en kiu Kubo kaj la registaro de la tiama prezidento Barack Obama subskribis pli ol dudekon da interkonsentoj.

La tempoj ŝanĝiĝas, sed hodiaŭ ankaŭ estiĝas koincidoj, kiel prezentis la unua sekretario de la Partio, Miguel Díaz-Canel, aludante la klimatan ŝanĝiĝon, la frontadon al sanminacoj, promociadon de homaj rajtoj kaj temojn pri migrado.

Temas pri vitalaj aferoj en la usona tagordo, dum en Kubo la pacdefendo ĉiam estos  mejloŝtono de la ekstera politiko.

Kaj komplemente, kiel dirite de Díaz-Canel: “Rilatiĝi kun nia norda najbaro kiel ni faras kun la cetero de la internacia komunumo, surbaze de egaleco kaj reciproka respekto”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up