Foto: www.aa.com.tr
De Guillermo Alvarado
Pli ol kun substantivaj interkonsentoj, la pintkunveno de UN pri klimata ŝanĝo okazigita en Glasgovo, Unuiĝinta Reĝlando, finiĝis per malferma eksedziĝo inter la urĝa realo de mondvarmiĝo kaj la interesoj de la riĉaj landoj, kiuj estas, siavice, la plej poluaj.
Kiel ofte okazas, lastminuta manovro sekrete intertraktata kaj akceptita de la gvidantaro de la kunveno detruis la esperon, ke fine venkus prudento kaj ke ni povus lasi pli enloĝeblan planedon por niaj posteuloj.
Dum la fina deklaro estis diskutita, subite aperis ŝajne senkulpa ŝanĝo, nuliginta la laboron de antaŭaj monatoj.
Anstataŭ postuli la eliminon de la uzo de fosiliaj brulaĵoj kaj karbo, oni proponis ilian "iompostioman redukton", kiu lasis la aferojn kiel antaŭe.
Krome, riĉaj landoj ne devontiĝis konservi la jaran fondaĵon de 100 miliardoj da dolaroj, kiu utilus por financi la energian transiron kaj adaptiĝon al klimata ŝanĝiĝo en malriĉaj nacioj.
Ili ankaŭ rifuzis pagi por la perdoj kaj damaĝoj kaŭzitaj de la neracia kaj senbrida ekspluato de naturaj rimedoj en la malpli evoluinta mondo.
Ene kaj ekster la ejo disvastiĝis frustriĝo kaj kolero kaj kvankam la prezidanto de la pintkunveno, la brito Alok Sharma, pardonpetis pro tio, kio okazis ĉe la fino, pluraj delegacioj severe kritikis la sintenon de grupeto da potenculoj.
Mizera venko, nesufiĉa kaj malplena de enhavo nuntempe, estis, ke la principo malhelpi plialtiĝon de tutmonda temperaturo super 1,5 celsiusgradoj ĝis la fino de la jarcento estis savita, tio estas, artefarita spirado estis metita sur la Interkonsentoj de Parizo de decembro 2015 , sed nenio alia.
Eble la plej preciza priskribo de kio okazis en la skota urbo Glasgovo estis farita de Gabriela Bucher, Plenuma Direktoro de Oxfam International.
“Klare,” ŝi diris, “kelkaj mondgvidantoj opinias, ke ili ne loĝas sur la sama planedo kiel la ceteraj el ni. Ŝajnas, ke neniu kvanto da fajroj, altiĝantaj marniveloj aŭ sekecoj igos ilin rekonsciiĝi por ĉesigi la kreskon de emisio koste de la homaro."
Substancaj aferoj estis tiam lasitaj al la sekva kunveno, kiu estos COP-27 kaj gastigos ĝin la urbo Kairo, Egiptio en 2022, kiu denove estos nomata "la lasta ŝanco savi la mondon".
Ĝi ne estos la lasta, kompreneble, sed ĝi estos unu pli al klimata kolapso.
Kovim-19 instruis nin vivi post sanitara masko, ĉu la sekva paŝo estos alkutimiĝi surporti oksigenujon alfiksita al ni?