Blokado, unu el la pli grandaj perfortoj de homaj rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-10 07:53:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De María Josefina Arce.

En nova tago internacia de homaj rajtoj, la monto daŭre atestas pri unu el la plej longa kaj gravaj perfortoj de la civitanaj rajtoj kontraŭ tuta popolo, temas pri la ekonomia, financa kaj komerca blokado trudata de Usono kontraŭ Kubo.

Dum preskaŭ ses jardekoj la kubanoj suferas limigojn truditajn de tiu ĉi ekonomia sieĝo. Nenies kuba familio eskapas el la damaĝoj de tiu ĉi malhumana politiko, kiu dum la lastaj du jaroj fariĝis la ĉefa obstaklo por batali kontraŭ Kovim-19.

Kiel rezultoj de punoj akrigitaj dum la administracio de Donald Trump kaj plu tenitaj de la nuna registaro de Josep Biden, la kuba sansistemo estis senigita je la ebleco akiri teknologiojn, medikamentojn kaj taŭgan sanitaran materialon.

La damaĝo ankaŭ falis sur kelkajn instituciojn de la biofarmacia industrio de la insulo, kiel la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio kaj la Instituto Finlay de Vakcinoj, kiuj estis rekte ligitaj al vakcinproduktado kaj la klopodoj de la unsulo fronti la pandemion.

Oni malebligis la alvenon al Kubo de donacoj je medicinaj materialoj. La celo de Vaŝingtono, denuncitaj de la kubaj aŭtoritatuloj, estis kontribui al la akriĝo de la pandemio por ke pli da kontaĝoj kaj forpasoj provoku krizon kaj ĉagrenon en la loĝantaro.

La milittempaj regulaĵoj trudataj  malhelpis la regulan kaj institucian fluon de monsendaĵoj al kubaj familioj kaj malhelpis  ligojn kun kubanoj loĝantaj en Usono kaj familian reunuiĝon.

La blokado estas malakceptita de la internacia komunumo, eĉ de la plimulto de usonaj civitanoj, kiuj vidas limigitan sian rajton libere vojaĝi al kuba teritorio.

Tamen, Usono ignoras la postulojn de sia popolo kaj de la granda plimulto de la nacioj, kiuj jaron post jaro ekde 1992 parolas ĉe UN por la ĉesigo de tiu unuflanka politiko, kiu nur de aprilo 2019 ĝis decembro 2020 provokis perdojn al Kubo de pli ol naŭ mil milionoj da dolaroj.

Ĝuste la pasintan junion oni denove vivis historian tagon en la Internacia organizo. Por la dudek-naŭa fojo, la rezolucio-projekto prezentita de Kubo pri la neceso ĉesigi la blokadon, kiu malhelpas la sociekonomikan disvolviĝon de la lando kaj la plibonigon de la vivnivelo de la loĝantaro, estis aprobita de granda plimulto.

Usono estas izolita, ne nur pruvas tion  la voĉdonoj de la Ĝenerala Asembleo de UN, sed ankaŭ la deklaroj de subteno al la kuba popolo de politikaj personecoj, regionaj organizaĵoj, parlamentoj, amikecaj asocioj kaj civitanoj el diversaj latitudoj.

La solidara movado, kiun eĉ la pandemio ne povis ĉesigi kaj havis sian maksimuman esprimon en la karavanoj kiuj okazis ĉiumonate, spegulas  la sentojn de granda parto de la Internacia komunumo.

Sento, kiun esprimis tre klare la prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, kiam li asertis, ke neniu havas la rajton sufoki popolon, tio estas malnobla, fripona, li juĝis.

En preskaŭ ses jardekoj, la blokado kaŭzis al Kubo perdojn por 47 mil 853 milionoj da dolaroj kaj malobservis la plej bazajn homajn rajtojn de pli ol dek unu milionoj da kubanoj, kiuj aspiras vivi en paco, konstruante pli bonan landon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up