Perforta eldomigo, praktiko kontraŭ indiĝenaj homoj en Paragvajo
De: María Josefina Arce
2021 finiĝis kun novaj atakoj kaj minacoj kontraŭ indiĝenaj popoloj en Paragvajo. Senigitaj de siaj teroj, de siaj vivrimedoj kaj sanktaj lokoj, ili estas viktimoj dum jaroj de perforto de terposedantoj kaj multnaciaj, protektataj de la ŝtato.
Krima praktiko kiu malobservas la Paragvajan Konstitucion, kiu rekonas la prerogativojn de la indiĝenaj komunumoj al komunumaj teroj, kun sufiĉa etendo por ke ili povu vivi laŭ siaj tradicioj, krom malpermeso la elpelon de la malsamaj etnoj.
Tamen sub la mandato de prezidento Mario Abdo Benítez pligrandiĝis premo kaj agreso kontraŭ tiuj ĉi popoloj. Perforta eldomigo karakterizas lian registaron ekde kiam li ekregis en aŭgusto 2018.
Fakte, proksimume 2 500 homoj estis forpelitaj el siaj hejmoj pasintjare. Dum la operacioj, la detruo kaj forbruligo de domoj, sanktaj temploj kaj lernejoj, same kiel la ŝtelo de havaĵoj, manĝaĵo kaj bestoj, estis registritaj.
Por kompliki la situacion, la pasintan septembron Abdo Benítez promulgis leĝon aprobitan en rekorda tempo de ambaŭ ĉambroj de la Kongreso. La leĝaro modifis la artikolon 142 de la Pena Kodo, kun la celo pliigi la punon de ĝis 10 jaroj da malliberejo por tiuj kiuj volas reakiri siajn teritoriojn aŭ protekti la lokojn kie ili loĝas. Nova manovro por vastigi la krimigon de la lukto por tero.
La leĝaro estis antaŭenigita de la plej grandaj terposedantoj en la sudamerika nacio, kie preskaŭ 90% el ili estas en la manoj de 5% de la civitanoj.
Multaj agrokomercistoj, agrikulturistoj kaj bienposedantoj, kiuj kontraŭleĝe akiris teron, estas kovritaj de ĉi tiu regulo, ĉar ili povas peti elpelon antaŭ prokuroro, sen neceso de esploro de la posedaĵ-osituacio.
La opozicia Fronto Guazú denuncis, ke pri ĉi tiu afero ekzistas mafio, kiu funkcias de la ŝtato, la Nacia Instituto pri Kampara kaj Tera Disvolviĝo kaj la juĝistaro.
La fakto estas, ke multaj el tiuj teritorioj, kiuj estis destinitaj al Agrara Reformo, eniris en la povon de politikistoj, entreprenoj, juĝistoj kaj aliaj personoj rilataj al la aŭtoritatoj.
La paragvaja registaro privilegias privatajn interesojn, flankenlasante la rajton pri tero, loĝejo kaj manĝaĵo de la indiĝenaj komunumoj kaj la protekton de infanoj, la plej tuŝitaj de tiu ĉi maljusta kaj krima politiko.
Hodiaŭ la indiĝena loĝantaro de Paragvajo sumas je 120 mil homoj, el kiuj 76% vivas en situacio de ekstrema malriĉeco kaj marĝeniĝo.
Paragvajo ne estas sekura lando por indiĝenaj popoloj, kiuj estas d
evigitaj defendi sian kulturon kaj la terojn, kiuj ĝuste apartenas al ili kaj oni priŝtelas ilin, sub la protekto de la registaro.