Abelbredistoj suferas sekvojn de la usona sieĝo kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-03 12:59:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo denuncas   plian fojon en diversaj forumoj internaciaj,  la damaĝojn de la usona sieĝo, kiu daŭras ses jardekojn. Ĝi estas la plej longa kaj kruela vundo de la homaj rajtoj kontraŭ tuta popolo, kiu ĉiujare estas rifuzata de la plimulto el nacioj en la ĝenerala asembleo de UN.

Fakte, ankoraŭ multaj personoj tra la tuta mondo ignoras ke la usonaj administracioj  aplikas aron da leĝoj kaj regulaĵoj, kies celoj estas sufoki la kuban popolon provokante damaĝojn,  mankojn de produktoj, nutraĵojn kaj krei plurajn obstaklojn  al la insula ekonomio, kun la espero tiel provoki socian eksplodon por akuzi la registaron  pri fiaska administracio.

Kubaj aŭtoritatuloj aktualigis ciferojn pri la damaĝoj de tiu usona aro da punoj en la ekstera sektoro de la ekonomio. Oni kalkulis ke nur inter aprilo de 2019 kaj marto de 2020 la perdoj provokitaj estis pli ol 3 mil milionoj da dolaroj. Nur en tiu periodo.

Ĉi-cifero inkludas eksportaĵojn, kiujn oni ne sukcesis fari per kubaj agrikulturaj produktoj al la usona merkato, interalie, cigaroj, kafo, vegetala karbo, mielo kaj freŝaj produktoj, ĉi-lastaj vendotaj al turismaj krozadŝipoj.

Agado el familia tradicio kiel produktado de mieloj, alfrontadas la sekvojn de la usonaj punoj provante eltrovi kreivemajn solvojn, kun pli da trejniĝo kaj uzo de scienco.

Ekzemple, kaze de la abelmielo industria je pogrando, Usono estas la plej granda importanto tutmonda. Tamen, la usonaj firmaoj interesiĝintaj aĉeti la kuban mielon, ne povas tion fari ĉar ilia registaro ne donas la koncernan permeson por tion fari. Ili ne rajtas komerci kun Kubo pro la propraj leĝoj aplikataj kontraŭ la kariba insulo.

Meze de la kompleksa scenejo trudita de la komerca kaj financa persekuto usona kontraŭ kuba komerco tra la tuta mondo, la  mielproduktistoj kaj la koncerna kuba kompanio, sukcesis atingi rekordan produktadon de mielo, sed ili devis alfronti grandajn obstaklojn por fari transakciojn en diversaj mondopartoj. Ĉi-foje ne nur damaĝas komercon inter la du landoj, sed ankaŭ kun triaj landoj,  unu kroma flanko de tiu ĉi ege kruela politiko de granda imperio kiel Usono kontraŭ eta lando kiel Kubo.

Malgraŭ tio, la kubaj produktistoj en ĉiuj sektoroj de la ekonomio, laboras kaj provas trovi kreivajn solvojn por alfronti la obstaklojn kaj avanci al plifortigo de la insula ekonomio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up