Bildo: PL
Dum tiuj ĉi tagoj, kiam la mondo alfrontas plurajn defiojn kaj eĉ minacojn de nukleaj armiloj, Kubo rememoras la historiajn eventojn, kiuj provokis la nomatan Krizon de Oktobro en la jaro 1962, ĝuste de antaŭ 6 jardekoj. Tiu ĉi krizo, nomita de Usono krizo de la misiloj, estis antaŭita de kaŝita ago de la centra agentejo de inteligencio de tiu lando (CIA) kontraŭ Kubo.
Temis pri Operacio Mangosta, kiu provokis diplomatian konflikton inter la eksa Soveta Unio, Usono kaj Kubo.
Tiuj eventoj implikis nukleajn armilojn nur tri jarojn post la revolucia venko. Ne temas pri nur 13 krizaj tagoj kiel diris la usona advokato Robert Kennedy en sia libro pri tiuj faktoj.
Laŭ la kuba historiisto Eliar Ramírez, la krizo en Kubo ekis multe pli frue, en batalo por supervivado fronte al la diversaj atakoj provokitaj de la usona operacio Mangosta, kiu estis la plej granda desegnita de la norda lando en tiu epoko.
La plano enhavis metodojn de milito psikologia, sabotoj kaj diplomatia izoligo. Kubo estis forigita de la organizo de amerikaj ŝtatoj, kaj aldone al tio, la prezidento Kennedy subskribis en februaro de tiu jaro, la proklamon 3447, per kiu li oficialigis la politikon de ekonomia, komerca kaj financa sieĝo kontraŭ Kubo.
Tiu ampleksa ofensivo celis rektan invadon flanke de la usonaj trupoj en oktobro de tiu sama jaro, tial la propono de la soveta gvidanto Nikita Jruschov, instali raketojn en kelkaj pozicioj de la insulo estis akceptita.
Fidel klarigis plurfoje ke Kubo estis kerna faktoro, ofte forgesita. Kaj aldonis ke la instalo de la misiloj obeis al solidareco kaj etiko de Kubo pro tio ke la socialisma bloko subtenis ĝin plursence kaj indis kontribui al strategia bilanco.
Poste ekestis kontraŭdiroj inter la gvidantoj de Kubo kaj Sovetunio rilate al diversaj manieroj entrepreni kaj prezenti la aferon. Fidel konsideris ke ĝi devus esti publika ago, ĉar la insulo rajtas sin defendi. Li eĉ prezentis siajn zorgojn pri ebla malkaŝo de la misiloj eĉ antaŭ ol esti aktivaj, kiel ja okazis.
Je la fino, ambaŭ potencoj dialogis kaj interkonsentis retiri la raketojn. La kubaj gvidantoj tion sciis per diskonigo de Radio Moskvo, kaj tuj Fidel esprimis sian malkontenton pro la ekskludo de la insulo dum la negoca procezo kaj la manko de garantio kaj valideco de la paroloj de Kennedy.
La rezulto estas ke oni perdis la solan ŝancon solvi la kernon de la konflikto, ĉar multaj el la postuloj ankoraŭ restas ne plenumitaj, t.e. la subfosado kontraŭ la insulo, la invadoj maraj kaj aeraj, la trudata militbazo kontraŭleĝa en Guantánamo, kaj evidente, la persisto de la sieĝo kiel ponardo en la gorĝo de la kuba popolo.
Danay Galletti Hernández