Okaze de la Tago Internacia de la Gepatra Lingvo: ĉu indiĝenaj lingvoj de Ameriko malaperas?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-06 12:04:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nuna situacio pri indiĝenaj lingvoj en Ameriko

Februaro estas la plej bona monato por ke ni ĉiuj,  portantoj de esperanto kiel komunika lingvo, revigligu la defendon de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj parolataj tra la mondo.

Fakte ne nur en februaro ni tion faru, sed ĉiun 21-an de februaro oni celebras la internacian tagon de la gepatra lingvo kun la celo savgardi kaj protekti lingvojn.

La tagon proklamis la ĝenerala konferenco de Unesko en novembro de 1999, sed  ok jarojn poste, en 2007,  la ĝenerala asembleo de UN, proklamis ĝin oficiale. Jam en la jaro 2 000 la tiama ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan subtenis ĝian celebradon.

Lige al tiu ĉi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ni volas iomete alproksimiĝi al tiu ĉi temo  en nia Amerika Kontinento, pli konkrete al tio, kion ni latinamerikanoj nomas Nia Ameriko.

Alproksimiĝi al la hispanamerika mondo, estas iom kompleksa tasko, tiel ke unuflanke dominas la hispana aŭ kastilia lingvo,  oficiala lingvo en granda parto de la kontinento.

Jam en la 90-aj jaroj de la pasinta jarceno  oni iniciatis en nia regiono,  edukajn programojn novigajn kiel la Interkultura Edukado Dulingva kiu alprenis diversajn formojn kaj variantojn laŭ la kuntektoj socihistoriaj kaj socilingvistikaj.

Oni konsciiĝis  pri la plurlingva karaktero de la amerika indiĝena mondo, kio nun estas tre evidenta, kaj pro tio ne eblas  imagi demokratian politikon rilate la originajn popolojn sen emfazi la prilingvajn aspektojn. Bedaŭrinde, la reala situacio de originaj popoloj kaj lingvoj montras ke en la praktiko, la situacio estas ege riska.

Oni ne nepre bezonas fokusiĝi al specifaj landoj, ĉar estus preferinde skizi gvidliniojn kiuj provizas ian sencon kaj karakterizas tiun ĉi manieron  entrepreni edukadon en la regiono.

Rezulte, la konstitucioj de almenaŭ 11 landoj agnoskas kaj akceptas sian plur-aŭ-multlingvecon, nome Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Paragvajo, Peruo kaj Venezuelo; kelkaj kiel Ekvadoro, eĉ evidentigas la multnacian karakteron de la lando; cetere, aldoniĝas aliaj kiel Ĉilio, Salvadoro, Honduro kaj Panamo, kiuj aprobis regulojn kun malpli da rango, kiuj ankaŭ agnoskas similajn rajtojn, interalie, pri diferenciga edukado.

Tiel komenciĝis agadoj por edukado dulingva ĉe indiĝenoj, kun diversaj nuancoj kaj celoj; unue temis pri aspiro je transira dulingvismo kiu donis al la gepatra lingvo la rolon de eta ŝtupo por lerni aliajn lingvojn majoritatajn kaj oficialajn kio permesus aliron al la oficiala eduka sistemo. Tiurilate, oni ne multe progresis, tamen, salutindas pluraj streboj nuntempe okazantaj. Pri la temo ni revenu, ne nur  okaze de la internacia tago de la gepatra lingvo la 21-an de februaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up