De: Jorge Enrique Jerez Belisario
Usono neis oksigenon al Kubo en la plej kriza momento de Covid-19, kiam la oksigenfabriko de la lando spertis paneon.
Iuj ekster Kubo opinias, ke la blokado estas nur pravigo de la "eraroj faritaj de la gvidantaro de la lando", kiuj ruinigis la supozeblan fiaskon de nia socialisma ekonomia modelo. Ene de Kubo estas ankaŭ tiuj, kiuj kredas, ke la damaĝo de ĉi tiu politiko estas "pli grava ol ĉio alia". Sed, la vero estas, ke, malgraŭ iuj nesufiĉoj en la kuba ekonomio, la efiko de la blokado estas reala kaj transpasas la pure kontadon.
Lester D. Mallory mem, la ideologo de tiu ĉi genocida politiko, ne imagis, ke lia ideo daŭros tiel longe. Nek li devis imagi, ke ni kubanoj rezistus al la makabra monstraĵo tia.
En la retoj kaj sur la stratoj, homoj demandas sin: Ĉu pako da kokido kun la usona flago en blokita Kubo? La Century Royal ŝipo kun 10 000 tunoj da greno de Nov-Orleano al Kubo? Kaj la blokado, ĉu ĝi ne ekzistas aŭ ĉu rakonto el la vojo?
Tute ne estas strange kaj ne estas nova, ke Kubo akiras limigitan nombron da produktoj en Usono, ĝi estas permesita de la Leĝo pri Reformo pri Komercaj Sankcioj kaj Ampleksigo de Eksportoj de la jaro 2000, kiu rajtigas la eksportadon de agrikulturaj produktoj al Kubo, decidita je pago kontanta anticipe kaj sen financado de Usono, kondiĉoj kiuj estas nuntempe postulataj nur por la Grandaj Antiloj.
Tiu sama leĝaro malpermesas vojaĝadon de usonanoj por turismaj celoj al Kubo, difinante "turistan agadon" kiel io ajn rilatan al vojaĝado al, el aŭ ene de Kubo, kaj nia lando estas la sola kun ĉi tiu arkaika malpermeso.
El la 243 regulaĵoj aplikitaj de Trump, 55 estis diktitaj dum la COVID-19-pandemio, meze de severa tutmonda krizo ekonomia kaj sana, kiu plifortigas la intencon de la blokado mortigi nin. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, ili kontraŭis, ke Kubo akiru kuracan oksigenon en la momento, kiam ĝia provizo ekkrizis pro la paneo de la ĉefa produktejo. Estante tie, nur 90 mejlojn for, ili preferis vidi nin morti.
Ĉi tiuj estas tiuj, kiuj sin prezentas kiel amikoj kaj savantoj de ĉi tiuj homoj kaj poste nomas la Kuban Registaron malbona, meze de maljusta konkurenco kaj la spirito de la vicsekretario Mallory ronde. Tiu najbara lando povus esti nia natura merkato, se ne estus evidenta intenco rezignigi nin pro malabundaĵoj.
Sed ni rigardu la aferon nun de la alia flanko. Kubo akceptas milionojn da turistoj ĉiujare, tamen neniu el ili estas usonanoj, ĉar por vojaĝi al ĉi tiu Insulo oni devas peti unu el la 12 licencoj, kiujn permesas la demokratio "usonstila". Tian kondiĉon ne havas la Korea Demokratia Popola Respubliko, Sirio, Irano, konsiderataj de la Blanka Domo kiel siaj ĉefaj malamikoj, aŭ Vjetnamio, kun kiu ili kuniĝis en milito, kiu kostis la vivon al 58 220 usonanoj. Por tiuj landoj estas nur rekomendo de la Ŝtata Departemento ne vojaĝi. La malpermeso laŭleĝe estas nur rezervita al Kubo, ekde 1996, jaro en kiu la leĝo Helms-Burton estis aprobita.
Same, sekvi politikan kapricon malhelpas plurajn kompaniojn el Usono mem, kun evidenta intereso investi en Kubo, fari tion.
La blokado ne estas selektema traktado destinita al revoluciuloj, sed prefere ĝi tuŝas ĉiujn, inkluzive de infanoj nur kelkajn monatojn, kiuj ankoraŭ ne scias, kio ili estos en la vivo.
Krome, kiel ĉiu ago de psikologia militado, la blokado lasas la pordon malfermita al kubanoj por scii ke ili ĉiam povas streĉi la ŝraŭbon iomete pli; kaj tie kuŝas la esenco permesi limigitajn aĉetojn aŭ vojaĝojn: ke ni scias kaj timas, ke ĝi ĉiam povas esti pli forta.
Por ni, tiel longe kiel ĝi ekzistas, ni ne havas alian alternativon ol klopodi disvolvi nin kreeme, transsalti la muron dum ni povas, kun inteligenteco kaj petoleco, ni bone scias tion; sed ni ne laciĝas diri, ke la blokado ankoraŭ estas tie kaj ĝia intenco estas nin mortigi.