III Internacia Foiro pri Renoviĝanta Energio: energia transiro en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-23 10:22:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foiro de renovigeblaj energioj

De la 18-a ĝis la 20-a de septembro 2024, en la Foiro Pabexpo en Havano, okazos la 3-a Internacia Foiro de Renovigeblaj Energioj kaj Energi-Efikeco, la ĉefa evento en la energisektoro en Kubo.

La foiro estas dujara forumo kaj konsistigas idealan spacon por kunhavi spertojn, teknologiajn progresojn kaj disvolvajn programojn en industrioj kaj entoj asociitaj kun la energisektoro, precipe rilate al Renovigeblaj Fontoj kaj Energi-Efikeco.

Kiel en antaŭaj eldonoj, partoprenos komercistoj, investantoj kaj fakuloj, naciaj kaj internaciaj, de alta profesia nivelo, kiuj taksos aliron al merkatoj, novajn ŝancojn por energi-investoj en Kubo kaj aliaj landoj de la kariba regiono.

Rilate la internacian foiron, indas noti, ke Kubo intense laboras pri la energitransiro koncentrita ĉefe al suna fotovoltaa, vento kaj sukerkana biomasa energio.

Hodiaŭ Kubo nur generas 5% de sia energio per renovigeblaj fontoj kaj havas strategion al 2030 por kovri almenaŭ 24% de sia elektroproduktado per pura energio.

Laŭ la direktoro pri energia politiko kaj strategio de la ministerio de energio kaj minoj, Ramsés Montes Calzadilla, 95% de elektroproduktado estas farata per nerenovigeblaj fontoj, kaj al tio aldoniĝas la fakto, ke 60% de la brulaĵoj, kiujn la lando bezonas, devas importi ilin.

Tial la graveco de la nacia energitransira programo, kiun Kubo ellaboris ekde 2014, tre koncentrita al elektroproduktado, kiu ankaŭ havas reguligan kadron kun instigoj por konsumantoj kaj ekonomiaj agantoj fari investojn per renovigeblaj energifontoj.

Li emfazis, ke ekzistas ekzemploj, kiuj montras la ŝanĝojn okazintaj per  instalado de motoroj por transporti akvon uzante fotovoltaecan energion en pluraj provincoj de la lando kaj ke ili estos daŭrigataj laŭlonge de la tempo, kaj en transportado estas progreso en la uzo de elektromoveblo, inter aliaj agoj.

Kubo antaŭenigas sian politikon pri energitransiro kiel bazo por daŭripova disvolviĝo, kaj en tiu vojo  la III-a Internacia Foiro de Renovigeblaj Energioj kaj Energi-Efikeco, kiu okazos de la 18-a ĝis la 20-a de septembro, ĉe la Foirejo PABEXPO en Havano helpos subteni la klopodojn  por antaŭenigi pli grandan kaj pli bonan energitransiron en la lando.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up