Kunlaboro en scienco kaj tekniko inter Kubo kaj Ĉinio en oportuna momento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-03 09:29:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunveno de la komisiono kunlabora Kubo-Ĉinio

de Roberto Morejón

La lastatempa interkonsento por pligrandigi scienc-teknologian kunlaboron inter Ĉinio kaj Kubo reprezentas por ĉi-lasta lando gravan aspekton en la serĉado por plibonigi la bonfarton de la loĝantaro kaj labori por disvolviĝo.

Laborsesio en Havano inter oficistoj kaj fakuloj de la du nacioj analizis manierojn pliigi interŝanĝojn en molekula imunologio kaj neŭrosciencoj, inter aliaj koincidoj.

La aranĝoj malfermas perspektivojn por vastigi trejnadon kaj respondkapacitojn en popolsankrizoj, kiel ekzemple neinfekteblaj malsanoj, kaj vigligi renkontiĝojn inter junaj sciencistoj kaj teknikistoj.

Sciencistoj el Kubo kaj Ĉinio interŝanĝis spertojn kaj iniciatojn en areoj kiel molekula imunologio, neŭrosciencoj kaj serikulturo, ĉefe per la Akademio de Sciencoj kaj la Nacia Naturscienca Fondaĵo de Ĉinio.

Ĉio ĉi estas ebla pro la disvolviĝo de scienco kaj teknologio en la plej granda el Antiloj, specialaĵoj trafitaj de la usona blokado, sed kapablaj provizi multe da scioj, spertoj kaj eĉ esplorprojektoj.

Por kubanoj estas honoro kaj fonto de kontento establi ligojn kun tiaj rigoraj institucioj en Ĉinio, Azio kaj la resto de la mondo.

En la lando de José Martí oni alte taksas havi la azian giganton en la progresado de la scienco kaj teknologio, ĝuste kiam en la kariba nacio celoj tiusence kaj en novigado estas antaŭenigitaj, kiel parto de ĝia ekonomia kaj socia vivtenado.

La kariba insularo, kun tre limigitaj naturresursoj kaj akcentitaj materialaj mankoj derivitaj de la ekstera sieĝo, tamen havas tre kvalifikitan personaron, kies potencialan Ĉinion taksas.

Tial hodiaŭ oni parolas pri efektivigo de kunlaboroj estontece en fakoj kiel nanosciencoj kaj la apliko de teknologio por produktado de nutraĵoj.

Ĉi tiu lasta fronto estas asociita kun unu el la kolonoj de la antilaj ekonomiprogramoj, ĉar estas urĝe labori la teron kun taŭgaj rendimentoj, por mildigi la nunan deficiton de ofertoj en la merkatoj.

Kubanoj komprenas, ke krom siaj bonaj rilatoj kun Ĉinio, establitaj antaŭ 64 jaroj, enmeto en la iniciaton de la Silka Vojo malfermos pliajn marĝenojn por reciprokaj kontribuoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up