Kuba parlamento pritraktos ĉefajn temojn de la ekonomia kaj socia vivo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-13 11:00:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ANPP

Havano, dec 13 (RHK) Kubaj deputitoj prepariĝas por novaj tagoj de sesioj kiel ĉiu decembro por trakti centrajn temojn en la nacia vivo.

Tion konfirmis Homero Acosta Álvarez, sekretario de la Nacia Asembleo kaj la Ŝtata Konsilantaro parolante pri la Kvara Ordinara Periodo de Sesioj de la Kuba Parlamento, kiu okazos de la 18-a ĝis la 20-a de decembro.

Homero Acosta emfazis la gravecon de dialogo kaj respondeco en la politika sistemo de Kubo kaj ripetis, ke la tagordo estas fokusita al la problemoj, kiuj influas la loĝantaron, kio montras klaran intencon trakti koncernajn temojn kaj plibonigi la vivokvaliton de la civitanoj, malgraŭ ekonomiaj malfacilaĵoj kaj la usona blokado.

Proponante detalojn pri la leĝdona tagordo por ĉi tiu Kvara Periodo, li raportis, ke la ANPP traktos la progreson de la registara programo por korekti erarojn kaj reakceli la ekonomion unu jaron post ĝia efektivigo, kaj ankaŭ la kontribuon de la scienco, teknologio kaj  mediprotektado en la nacio.

Li priskribis la procezon de respondeco de la delegito al siaj balotantoj la lastajn oktobron kaj novembron kiel kontentiga, evidentigante la fidon de civitanoj en la politika sistemo, signifa aspekto kiu ne devus esti subtaksita, ĉar ĝi reflektas aktivan interagon kaj komunikadon inter la homoj kaj ĝiaj reprezentantoj, io speciale grava en la momento, kiam la lando alfrontas la efikojn de streĉita blokado, kio reliefigas la rezistecon de la kuba popolo kaj ties deziron aktive partopreni en la solvado de problemoj.

La inkludo de leĝdonaj iniciatoj pri la notaria profesio kaj la ĝisdatigo de la leĝo pri jura profesio pruvas fokuson al modernigo kaj optimumigo de publikaj servoj, kiu estas decida por la institucia evoluo de la nacio. Same, la diskuto pri la ekonomia plano kaj buĝeto por 2025 estas esenca, precipe antaŭ nunaj defioj kiel internaciaj prezoj kaj la ŝtatbuĝeta deficito.

Aliflanke, la intereso ekzameni la situacion de eksportoj kaj eksterlandaj investoj, same kiel la progreson al ciferecigo kaj bankado, estas necesaj paŝoj por akceli la kuban ekonomion.

Acosta Álvarez klarigis, ke antaŭ la ordinaraj kunsidoj, la 16-an kaj 17-an de decembro, kunsidos la Konstantaj Laborkomitatoj de la Kuba Parlamento, "kiuj antaŭvidos rezultojn de parlamentaj kontroloj pri ĉi tiuj aferoj".

Resume, oni povas konstati, ke la Kvara Ordinara Periodo de Sesioj de la Kuba Parlamento, kiu okazos de la 18-a ĝis la 20-a de decembro, estos spaco por pripensado kaj agado fronte al la nuntempaj defioj, reasertante la sindevontigon de la Nacia Asembleo por respondi al la zorgoj de la loĝantaro kaj labori por la daŭripova evoluo de la lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up