Alarmo socia pro amasa deportado el Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-27 17:26:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Roberto Morejón


Pluraj latin-amerikaj landoj kun alta nombro da ŝtatanoj en la statuso de sendokumentaj migrantoj en Usono observas kun miro la amasajn deportadojn faritajn de la registaro de Donald Trump.

Elpeloj havas diversajn specojn de kostoj, inkluzive de ekonomiaj por la Norda potenco mem.

Tiu ĉi procezo, aplikata kun granda propaganda elmontro, efikos al la usona agrikulturo, ĉar miloj da laboristoj, multaj el ili sen paperoj, restas for de la kampoj pro timo esti arestitaj.

Miloj da familioj kun kelkaj el siaj membroj sen ofica loĝejo elektis ne sendi siajn infanojn al lernejoj, antaŭ atakoj de la Enmigrado kaj Dogana Kontrola Servo.

Fakuloj avertis, ke tiel manĝaĵprezoj povus plialtiĝi kaj certa agrikultura produktado povus fali.

Altaj tarifoj sur importitaj varoj ankaŭ kontribuus al la altiĝo de prezoj.

La situacio estus paradoksa, ĉar Donald Trump promesis redukti la prezon de manĝaĵo, post ĝia pliiĝo komence de la administrado de Joseph Biden.

Se la ekonomia kondiĉo de preskaŭ dek unu milionoj da sendokumentaj migrantoj en Usono estas difektita, iliaj parencoj en Latin-Ameriko vidus la monsendaĵojn  ricevitajn reduktiĝi, kaj ilia supervivo estus en danĝero.

Sento de timo regas inter loĝantoj sude de Rio-Grando kun parencoj kontraŭleĝe en Usono.

Kvankam la Trump-administracio fanfaronas pri la redukto de landlimaj enmigraj transirejoj tra Meksiko en la unua monato de 2025, kompare kun la sama periodo en 2024, la vero estas, ke ĝia malpermesa plano radias altan humanan koston.

Meksiko ankaŭ ricevas gravan pezon da enmigrantoj, servante ĝis nun al pli ol 14 mil homoj ekskluditaj de sia norda najbaro, el ili pli ol 3 mil eksterlandanoj.

Kaj pro tio, kio okazis en Usono dum la unua monato de la ofico de Trump kaj en pluraj latin-amerikaj landoj, estas logika alarmo.

Ĉi tio estas ĉar la Nordo traktas la temon de migrantoj nur el nombra vidpunkto, sen doni gravecon al tio, ke la forpelitaj estas homoj.

Ĉio kun familioj kaj amikoj ene kaj ekster la Unio, kies revoj estas mallongigitaj pro la bremso al   la espero labori en evoluinta lando, kaj akiri subtenon por sendi al familioj en Latin-Ameriko.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up