
De Guillermo Alvarado
La prezidanto de Usono lernas en la lastaj tagoj, ke lia potenco ne estas absoluta kaj, ĉu li ŝatas aŭ ne, ekzistas aliaj organizaĵoj en tiu nacio, kiuj ankoraŭ havas la kapablon ĉesigi kelkajn el liaj frenezaj decidoj pro la seriozaj internaj kaj internaciaj efikoj, kiujn ili reprezentas.
Tiel, en la lastaj horoj la Supera Kortumo, la plej alta kortumo de la norda potenco, malakceptis la plenuman ordonon de la Blanka Domo por frostigi du miliardojn da dolaroj, kiujn oni devas pagi al eksterlandaj helpaj organizoj.
Ĉi tiu estas la unua verdikto kontraŭ decido de la magnato kaj ĝi ĵetas vivŝnuron al la Usona Agentejo por Internacia Evoluo, la polemika USAID, kiu same proponas kaj humanitaran helpon kaj intervenas en la internajn aferojn de aliaj popoloj.
La proceso estis prezentita fare de supozeble ne-profitaj organizaĵoj kaj firmaoj kiuj laboris por tiu agentejo kaj atendas pagojn pro servoj donitaj.
Sed tio ne estas la sola malsukceso por Trump, kiu anoncis la antaŭan tagon, ke la kromaj tarifoj truditaj al Meksiko atendos ĝis aprilo por esti aplikataj.
La norda prezidento diris, ke li retiriĝis tiusence post interparolo kun sia meksika ekvivalento, Claudia Sheinbaum, sed fakte ekzistas aliaj interesoj, kiuj premis lin kaj kiuj estas ene de Usono mem.
La unua, kiu protestis kontraŭ ĉi tiu 25% kromimposto sur importoj de la suda najbaro, estis la aŭtomobila sektoro, kiu ne estas ĝuste meksika, sed el Usono.
Ni memoru, ke unu el la efikoj de la origina Nordamerika Liberkomerca Interkonsento estis instigi multajn jankiajn fabrikistojn komenci movi siajn industriojn al Meksiko, kie ili pagas malpli da impostoj kaj tre malaltaj salajroj kompare kun tio, kio estas establita en sia devenlando.
Aŭtoj kaj aliaj ekipaĵoj transiris la limon kiel importitaj, sed la fabelaj profitoj de tiu sektoro iris rekte al kontoj en usonaj financaj institucioj, do la tarifoj de Trump estis pafo en la piedo de sia propra industrio.
La sama afero okazas kun grandaj farmaciaj kompanioj kaj aliaj firmaoj, kiuj "subkontraktas", tio estas, ili dungas kompaniojn en aliaj landoj por fari la samon, kion ili farus en Usono kaj reduktas siajn kostojn fabele.
Ne senkiale la borsmerkatoj sur Wall Street estis la unuaj, kiuj falis, kiam komenciĝis la dogana milito de Trump. Kurioze, ĉu ne?