Kuba medicina kunlaboro alportas enspezojn por la nacia sansistemo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-13 11:27:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Roberto Morejón

Sano en Kubo daŭras kiel rajto de la popolo, libera kaj subtenata plejparte de la ŝtata buĝeto, kvankam ĝi postulas aliajn enspezojn, konsiderante la efikojn pro diversaj kialoj, antaŭ ĉio la usona blokado.

La ĝenerala prizorga sistemo konservas sian preventan fokuson kaj serĉas plibonigi la bazan prizorgan skemon, kiu inkluzivas medicinajn oficejojn en komunumoj.

Kvankam la lando atingis elstarajn sanajn indikilojn en antaŭaj jaroj, pro la efikoj de la pandemio, la streĉiĝo de la usona sieĝo, la internacia inflacio kaj la manko de fremda valuto, profitoj en ĉi tiu areo suferis.

Al ĉi tiu malfavora cirkonstanco kontribuas la inkludo de la plej granda el Antiloj en unuflanka listo de tiuj, kiujn Usono klasifikas kiel sponsorojn de terorismo, pro kio ĉi tiu insularo ricevas neojn de transakcioj en eksterlandaj bankoj.

Pacientoj priploras la malabundecon de rimedoj, la maljuniĝo de parto de la hospitala infrastrukturo, la paneo de ekipaĵoj kaj la foriro de miloj da profesiuloj.

Kubo ricevas kaj aprezas donacojn de landoj kaj solidarecaj movadoj, dum hejma bioteknologio, kapabla provizi efikajn vakcinojn kaj medikamentojn, estas maniero por scienco kaj publika sano akiri esencajn rimedojn.

Alia alfluanto estas medicinaj misioj eksterlande kiel rezulto de interkonsentoj subskribitaj inter suverenaj Ŝtatoj.

Ĉi tiu helpo permesas al aliaj landoj havi kuracistojn, flegistinojn kaj teknikistojn de la kariba nacio, kun altaj kvalifikoj kaj altruisma praktiko.

Kaj Kubo ricevas financajn rimedojn de tiuj landoj kun kapablo fari tion, kies celo estas nur subteni la lokan publikan sansistemon.

La fakto, ke Usono kaj esence la Ŝtata Departemento, gvidata de Marco Rubio, minacas  ĉasadon al homoj, kiuj kontribuas aŭ profitas de la medicina kunlaboro de Havano, devas esti interpretita kiel atako kontraŭ la vivo de milionoj da homoj, inkluzive de tiuj de kubanoj.

Se la lastatempaj limigoj pri vizo adoptitaj de Rubio estos efektivigitaj, centoj da servoj en triaj landoj, subtenataj de kubaj profesiuloj de sanservoj, povus fermiĝi.

Kaj en la lando de José Martí estus multe pli komplike plenumi la postulojn de hospitaloj kaj medicinaj oficejoj.

Prave, en Karibio kaj aliaj regionoj ili ricevis kun maltrankvilo la provizojn de Marco Rubio, kiu asertas konscii pri la malfacilaĵoj de la sanservo en Kubo, sed celas, ĝuste, malhelpi ilian solvon.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up