UNESCO: konservi la mondajn heredaĵojn celkonscie.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-01 07:43:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo forte kandidatas al la Komitato de la Monda Heredaĵo de  UNESCO, pro la agado de la insulo por konservadi  la valorojn, tradiciojn kaj posedaĵojn de la kuba socio.

Kubo posedas 9 lokojn deklaritajn de UNESCO  kiel Homara Heredaĵo, kio igas ĝin la lando kariba kiu posedas pli grandan nombron da posedaĵoj kun tiu ĉi kategorio.

Aldone, tio ĉi estas agnosko al la riĉaĵo kaj unikeco de la nacia kulturo kaj al la fiziko-geografiaj trajtoj de la kuba arkipelago, samkiel al la zorgoj de la lando por konservado de tiaj posedaĵoj.

La realo estas ke Kubo, kiel unu el la malmultaj landoj subskribintaj ĉiujn konvenciojn pri heredaĵoj, impulsas aktive la principojn subtenantajn  tiujn konvenciojn, kaj pro tio ĝi forte laboras por la protektado de tiaj lokoj.

La lando posedas la politikan volon atenti, konservi, studi kaj analizi la heredaĵojn en ĉiuj esprimoj, jen konstruitaj, jen nemateriaj, la naturaj kaj la submaraj.

Tial la konstitucio de la lando starigas ke la ŝtato defendas “la identecon de la kuba kulturo kaj prizorgas la konservadon de la kultura heredaĵo kaj la artan kaj historian riĉaĵojn de la nacio”.

Same, oni protektas la naciajn monumentojn kaj aliajn notindajn lokojn pro ties natura beleco aŭ pro ties rekonata arta kaj historia valoroj.

Sed, krome, ĝi laboras por ke la lokoj deklaritaj kiel Homa Heredaĵo ne estu limigitaj al fermitaj lokoj, sed ke la komunumo ankaŭ profitu el ĝia ekzisto, jen pro ĝia turisma allogo kiu influas la socian evoluon aŭ pro kulturaj kaj edukaj agadoj.

Jen la kazo de la historia centro de la Malnova Havano, kie ne nur oni rekuperis la arkitekturan riĉaĵon, sed ankaŭ ĝiaj enloĝantoj estis favorataj per diversaj sociaj agoj.

Alia ekzemplo estas la Valo de la Sukerfabrikoj, ankaŭ Homara Heredaĵo, situanta en Trinidad, en la provinco centra Sancti Spiritus, kie oni rearbarigis la sukerkanajn plantejojn kaj la agrikulturon entute.

Nuntempe oni povas admiri la verdaĵojn en tiu valo kiu de antaŭ 500 jaroj estis setlejo de sukerfabrikoj tie starigitaj de la hispanaj koloniistoj.

Kubo  daŭre alstrebas por konservi la heredaĵojn,  kiuj konsistigas universalajn posedaĵojn kaj tiucele estis kreitaj juraj instrumentoj,  sed ne nur, oni daŭre engaĝigas la kubanojn en tiuj projektoj kaj tre speciale la loĝantojn de la koncernaj regionoj.

Tiel ke, kiel asertite de Irina Bokova, la ĝenerala direktorino de UNESCO, “la homara heredaĵo ne estas listo de ŝtonoj kaj monumentoj. Milionoj da personoj vivas en tiu lokoj kaj ekde tie… dependas de ni eltrovi la plej bonan manieron certigi la protektadon de ĉiu loko kaj profiti el ili kiel fonto de solidareco, inkuziveco kaj progreso”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up