Multaj adjektivoj indus uzi por taksi la sekvojn de la vizito apostola de la Papo Francisco al Kubo, sed tion fari estus kontraŭdira kun lia simpleco, ĉiam evidentigita. Tamen, se neprus, tia adjektivo estus memorinda.
Kun prediko kongrua al la kanona kodo de la katolika eklezio, la ĉefepiskopo de Romo, la unua latinamerika, kutimas iri pli for, kaj per gestoj kaj alproksimiĝoj al la parokanoj kaj ne kredantoj li kreas pontojn por persvadi aŭ minimume, invitas al cerbumado.
Kun fizika forto li alfrontis la sufokigan varmon de la insulo kaj reciprokis la homan sintenon korinklinan de la homoj kiuj proksimiĝis al li tra la stratoj kaj parokejoj, en placoj kaj flughavenoj.
Multaj aliaj sekvis lian agadon tra la radio kaj televido tutlande.
Dum tiuj ĉi tagoj la kubanoj komentadis, dum atente spektis la mesojn en la placoj aŭ la renkontiĝojn de la Papo kun la aŭtoritatuloj de la lando, pri la kialoj kiuj igis tiun ĉi elstaran personecon trarompi stilojn kaj rutinojn.
Adeptoj de la virgulino de la Caridad del Cobre, Sankta Patronino de Kubo, kristanoj evangeliaj kaj kredantoj de la afrikdevenaj religioj kubaj kiuj kunformas la lokan religian sinkretismon, iris por foti la Papon kaj manpremi lin.
Fido, ĝojo, espero, mizerikordo, paco, renkontiĝo, solidareco, patrolando, revi, ami, tenero, estas kelkaj el la paroloj ripetitaj dum la lastaj tagoj en Kubo, okaze de la restado en la insulo de la estro de la Vatikanurbo.
Malfacile tiu ĉi religia libereco konstatita de la ĵurnalistoj kaj turistoj povas alĝustiĝi al la kaprica skemo skizita de la inform-korporacioj, kiuj parolas pri kuba socio fermita, kun homaj rajtoj malobservitaj.
Oni kalkulas ke 200 mil personoj ĉeestis la meson en la Placo de la Revolucio de Havano kaj aliaj 150 mil en la Placo de la urbo Holguin, en la orienta parto de la lando, kaj aliaj keldek miloj en la ĉefpreĝejo de la virgulino de la Caridad en Santiago de Cuba, sed ne eblas nombri tiujn kiuj spektis aŭ aŭskultis ĝin tra la televido kaj radio naciaj.
Per la televido, la pastro Rolando Gibert, eminenta komunikisto, subtenis la prezentistojn por ke la publiko pli bone komprenu la parolojn, simbolojn kaj ritojn de la katolikismo kaj la mesoj.
Multaj atestaĵoj kaj dialogoj estis kortuŝaj, aparte tiu de Yaileny Ponce, filino de la Caridad, antaŭ la ĉefepiskopo de Romo, pri siaj zorgoj en la atento al pacientoj handikapitaj fizike aŭ mense, en hospitalo ŝtata.
La kubanoj sentis sin fieraj, ankaŭ ĉar ĉiu meso havi muzikon, korusojn unuarangajn kun sonoj sendube kubaj.
Amata, aklamita kaj respektata, la argentina Papo certe longe memoros la kubanojn, kiuj siaflanke admiris lian parolmanieron kun alstreboj apostolaj aŭ sociaj rezonadoj.