UN kaj la agendo post 2015, ĉu eblos?

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-30 19:42:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Hedelberto López Blanch

 

Preter la ekonomiaj problemoj ekzistantaj, la politikaj decidoj de la registaroj favore al pli da sociaj programoj kiuj inkluzivu la plimulton de siaj loĝantaroj, estos kernaj por ke en la jaro 2030 la agendo por evoluo daŭripova post-2015 sukcesu atingi la 17 celojn kiuj klopodas ĉesigi la malriĉecon kaj malsaton, garantii la nutran sekurecon, plibonigi nutradon, impulsi agadojn kontraŭ la klimata ŝanĝo, por daŭripova agrikulturo kaj socia bonfarto.

 

Kun la ĉeesto de pli ol 150 ŝtatestroj, ĉefministroj kaj altrangaj funkciuloj, la ĝenerala asembleo de UN aŭskultis en la pintkunsido okazinta de la 25-a ĝis 27-a de septembro, la grandajn esperojn de la popoloj tutmonde por avanci en la ĉefaj aspektoj de la monda evoluo egaleca.

 

La agendo por daŭripova evoluo post-2015 estis rezulto de pli ol du jaroj de intertraktadoj  inter la 193 membroŝtatoj de UN; ĝin formas 17 novaj agadceloj por daŭripova evoluo (ODS) kaj 169 konkretaj celoj.

 

Oni ne povas nei ke spite al la grandaj defioj ankoraŭ ekzistantaj je monda nivelo, la agadceloj por evoluo de la jarmilo (ODM) interkonsentitaj en la jaro 2000, kiu etendiĝis ĝis 2015, havis rezultojn kaj reprezentis lumon por ke oni komprenu la gravajn problemojn daŭre alfrontendajn.

 

La  progresoj en la plenumo de la ODM demonstris ke strategioj kunlaboraj inter diversaj agantoj de la internacia komunumo estas eblaj,  ĉiam, kiam ekzistas vera kompromiso de la koncernaj flankoj.

 

Tamen, la plimulto de la parolantoj dum la pintkunsido, ĉefe de la evolulandoj, atentigis pri  la militoj altruditaj de la potenculoj, samkiel manko de konkretaj reguloj kaj necesaj iloj por starigi tiujn programojn. En la mondo estas pli ol 2 700 milionoj da malriĉuloj kaj pli ol 800 milionoj da analfabetoj.

 

Tiusence, ili avertis pri la bezono transdoni financajn kaj teknologiajn rimedojn taŭgajn en mondo regata de internacia ordo malegala, maljusta kaj ekskludema.

 

Laŭ raportoj de UN (surbaze de la registaraj raportoj) nur 17 landoj de Latinameriko kaj Karibio plenumis la celojn  redukti ĝis duono la nombron da personoj vivantaj en ekstrema malriĉeco kaj aliaj malsatsuferantoj.

 

Tiuj landoj estas Argentino, Barbado, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kubo, Kostariko, Dominika Respubliko, Gujano, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Sankta Vicento kaj Grenadinoj, Surinamo, Urugvajo kaj Venezuelo.

 

Tamen kelkaj dokumentoj de Neregistaraj Organizoj kaj artikoloj aperigitaj en gazetoj kiel La Jornada, pridubigas kelkaj raportojn. Ili priparolas la sekvojn de la nomata Traktato por Libera Komerco de Nordameriko (TLCAN) en la kazo de Meksiko,  kiu provokis ke el la 110 milionoj da meksikanoj, 55 estas en grava stato de  malriĉeco kaj malsanecoj;  ili ankaŭ priskribas la bankrotiĝon de la meksikaj kamparanoj kaj certigas ke multaj familioj devis migri al la urboj klopodante trovi laboron, kio estis uzita de entreprenistoj kaj komercistoj por ekspluati ilin kiel malmultekosta laborforto, dum multaj aliaj falis en la retojn de narkottrafiko kaj prostituado.

La prezidento Raúl Castro esprimis en la pintkunsido ke  “la avancoj, 15 jaroj de post la adoptitaj celoj de la jarmilo, estas nesufiĉaj kaj malegale distribuitaj. Persistas  kaj eĉ,  pliakriĝas en multaj kazoj, la niveloj neakcepteblaj de malriĉeco kaj socia malegaleco, eĉ en evoluintaj landoj. La breĉo inter Nordo kaj Sudo kaj la koncentriĝo de riĉaĵoj kreskas.”

La kuba gvidanto aldonis ke la malstabileco en pluraj regionoj originas en la situacio de neevoluo travivata de du trionoj de la monda loĝantaro.

Aliflanke, la ekzekutiva direktorino de Oxfam, Winnie Byanyima esprimis ke estas “nekredeble ke en la 21-a jarcento, duono de la monda loĝantaro posedas malpli ol eta elito, kies nombro povus trankvile sidi en unu sola trajnvagono”.

La akumuliĝo de grandaj kapitaloj ĉe eta minoritato, ankaŭ provokis ke ne nur en la evolulandoj okazadas elmigradoj, sed ankaŭ en la evoluintaj landoj, kiel okazas en la Eŭropa Unio, kies civitanoj ankaŭ amase elmigras serĉante aliajn horizontojn por savi siajn familiojn de mallaboreco, senhejmigoj kaj malsato.

Tial la defioj alfrontendaj de la homaro estas grandaj. La plimulto de la popoloj tutmonde, kune kun UN, devos forte labori kaj kune por atingi ke en la jaro 2030, la celoj por daŭripova evoluo estu atingitaj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up