La 9-a de aŭgusto estis deklarita de UN kiel tago de la indiĝenaj popoloj. Ili loĝas en ĉiuj mondregionoj kaj posedas, okupas kaj uzas proksimume 22% de la planeda teritorio. Ili estas inter 370 kaj 500 milionoj da personoj kaj reprezentas plej parton de la kultura diverseco de la mondo, tial ke ili kreis kaj parolas la plimulton de la preskaŭ 7000 lingvoj de la mondo.
La amerika kontinento estas granda lingvistika mozaiko kiu instigas multajn prilingvajn fakulojn sin demandi kiel administri tiun ĉi multlingvismon ¿ Kiajn kriteriojn sekvi por garantii konservadon de amerika lingvistika diverseco kaj lingva ekologio ene de integra spaco? Kaj konsekvence al la nunaj socipolitikaj evoluoj, al kiaspeca integriĝo oni devas aliĝi: ĉu al inkluziva aŭ ekskluda integriĝo ? Oni devas scii, ĉu niakaze lingva diverseco kaj plurlingvismo konsistigas faktoron evolupovan aŭ retroiran.
Por granda parto de Ameriko kaj tre speciale por Latinameriko, la procezo de “eltrovo” kaj konkero komencita de post 1492 altrudis la unuan grandan skismon en ĝian tutan hejmon, inkluzive de la lingva tradicia hejmo. La lingvoj angla, franca, hispana kaj portugala, kiuj akompanis siajn respektivajn imperiojn, produktis aliajn skismojn en la regionoj kie ili altrudiĝis.
Nuntempe tiuj kvar lingvoj klasifitaj inter la plej parolataj en la mondo, apartenas al politikaj institucioj forte strukturitaj kaj konsistigas oficialajn lingvojn en internaciaj organismoj.
La realo estas ke oni apenaŭ havas proksimuman nombron da lingvoj ankoraŭ parolataj en la kontinento, oni povas, tamen, diri, ke la plimulto de amerik-indiĝenaj lingvoj, forte markitaj de la stigmo de longa koloniado, trovas sin reduktitaj al la kategorio de minoritataj lingvoj, komdamnitaj je socia periferio de ties parolantoj, diskriminaciataj, aŭ en plej bonaj okazoj, transformitaj en ekzotikaĵojn, lontanajn eĥojn de pasinteco konkerita kaj venkita.
Okaze de la internacia tago de la indiĝenaj popoloj, ni ne povas forgesi ke multaj indiĝenaj popoloj daŭre alfrontas marĝenecon, ekstreman malriĉecon kaj aliajn perfortojn de la homaj rajtoj. Per kunlaboro kun la indiĝenaj popoloj, Unesco ilin subtenas por alfronti la multajn defiojn antaŭ si, kaj agnoski ilian gravan rolon en la subteno de la kultura diverseco kaj la monda biodiverseco.