La poezio estas armilo ŝarĝita de futuro, asertis la hispana poeto Gabriel Celaya, kaj pro tio multaj el ili mortis,, sed postlasis sian voĉon kiel batalarmilo.
La ĉiliano Víctor Jara vivis kaj mortis pro tio ke lia voĉo daŭre denuncis la malbonaĵojn en sia lando kaj en la tuta latinamerika regiono. Lia vivo estis signita de politika aktivismo, la muziko kaj poezio, la instrua laboro en la universitato kaj la aniĝo al la ĉilia komunista partio.
La 16-an de septembro d e la jaro 1973 li estis murdita, unue torturita. La 11-an de septembro, kune kun aliaj 5 mil personoj li estis malliberigita en la tiama monumenta stadiono de Ĉilio flanke de la diktaturo de Augusto Pinochet.
Per sia poemo Ni estas kvin mil, kiuj estis liaj lastaj versoj, li rakontis tiun dramon: Kanzono fuŝa naskiĝas/kiam al horor´ mi kantas/horor´kiun mi travivas/ Hororo, kiam mi mortas/…
Oni rakontas ke la faŝistoj rompis liajn manojn kaj langon, precize ĉar kelkajn monatojn antaŭe li esprimis sian esperon pri la kanzono kaj la estonteco de Latinameriko.
Lia voĉo jam antaŭe kantis la faman kanzonon A desalambrar kiu denuncas la latifundiojn en Ĉilio, kiu senigis la kamparanon je rajto al la tero. Li ankaŭ kantis aliajn protestkanzonojn kiel La Murego aŭ Mi memoras vin Amanda.
La voĉo de Víctor Jara, post 46-jaroj de lia murdo, daŭre vivas en la ĉiutagaj bataloj pro la nuntempo kaj estonteco de Latinameriko, kiu konstante alfrontas la defion labori por pli justa, sendiskriminacia, paca kaj inkluziva mondo.