Baire, feb 24 (RHK) Per diversaj kulturaj agadoj, malfermo de sociaj centroj, evoluigo de eventoj kaj aliaj tradicioj en tiu ĉi municipo de la orienta provinco Holguín, la loĝantaro akceptis tiun ĉi 24-an de februaro por memorigi ke en tiu ĉi tago de la jaro 1895 lokaj patriotoj ribeliĝis per armiloj por rekomenci la batalon kontraŭ la hispana koloniismo.
Je la 5-a horo frumatene oni sonorigis la mambisan muziknoton tra la ĉefaj stratoj de la urbeto, lulilo de kuraĝaj membroj de la Liberiga Armeo.
Post kelkaj horoj okazos la centra ceremonio en la loko deklarita Nacia Monumento, kie okazis la krio por Sendependeco aŭ Morto. Poste okazos pilgrimado ĝis la tombejo kie kuŝas la mortrestaĵoj de la maĵoro generalo Jesús Rabí, la generalo de divizio Saturnino Lora kaj Florencio Salcedo, kaj la kolonelo Juan Joaquín Urbina, ĉiuj partoprenintaj en tiu ĉi milito.
Tiu ĉi celebrado naskiĝis ekde 1899 kiam Rabí, Lora, Salcedo, Urbina kaj aliaj batalintoj renkontiĝis por memori la okazintaĵon.
Tiun ĉi militon, kiun José Martí konsideris necesa kaj ankaŭ neevitebla por la kuba sendependiĝo, estis forrabita de Usono tiel ke en la jaro 1898 ili intervenis la konflikton, kiu ja evidentiĝis favora al la kubanoj.
La interveno milita de Usono uzis kiel pretekston la eksplodo de usona militŝipo “Maine” en la havana haveno. Postaj historiistoj asertis ke temis pri mematako de Usono por interveni en la konflikton antaŭ la neglekto de Hispanio akcepti antaŭe proponitan trakton de Usono, kies ekonomikaj interesoj estis daŭre kreskantaj en tiu epoko.
La usona registaro rapide haltigis la malfortan hispanan armeon kaj ne agnoskis la registaron de la Respubliko de Kubo en Armiloj, eĉ malpermesis ties eniron en la urbon Santiago de Kubo post la kapitulacio.
La milito finiĝis per subskribo de paca traktato Traktato de Parizo, la 10an de decembro 1898, inter Hispanio kaj Usono, per kiu ĉi-lasta ricevis absolutan kontrolon de Kubo, Portoriko kaj Filipinoj.
Tamen, la kubanoj fiere memoras tiun ĉi krion de Baire, kiu iniciatis la sendependigan militon kaj tiel la volon de la kuba popolo esti sendependa de la hispana koloniismo kaj mem regi sian destinon. Tial, ĝia historia graveco ĉiujare estas festata kiel esprimo de popola volo por mem regi sian landon kaj destinon.