Kubo rifuzas usonan decidon enskribi ĝin en liston de landoj ne kunlaboremaj pri la terorisma batalo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-01 10:37:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 1 (RHK) Per deklaro de la ministerio pri publikaj rilatoj, Kubo esprimas sian firman rifuzon kontraŭ la kalumnia inkludo de la insulo en liston de la usona ŝtatdepartemento tilate al landoj, kiuj supozate ne plene kunlaboras kun la usonaj streboj kontraŭ terorismo, publikigita la 13-an de majo 2020, kiu estis firme rifuzita de la prezidento Miguel Díaz-Canel.

Temas pri listo unuflanka kaj arbitra, sen fundamento, aŭtoritateco aŭ subteno internacia, kaj kiel sciate, estas nur preteksto por kalumnii kaj premi landojn, kiuj per suverenaj decidoj ne obeas la volon de la Usono registaro.

La ĉefa argumento uzita de la usona registaro estas la ĉeesto en la insulo de membroj de la delegitaro paca de la Liberiga Armeo de Kolombio (ELN).

Kiel estas vaste konata, la paca delegitaro kolombia estas en Kubo ĉar, okaze de la subita forlaso de Ekvadoro en sia kondiĉo de sidejo kaj pro peto de la kolombia registaro kaj de ELN, la paca procezo translokiĝis al Havano en majo 2018.

Tiu ĉi paca dialogo komenciĝis la 7-an de februaro 2017 en Quito. Kubo, kune kun Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Venezuelo kaj Norvegio, rolis kiel garantianto de la paca procezo laŭ peto de la koncernaj flankoj.

Kun la alveno de Iván Duque al la prezidanteco de tiu lando la 7-an de aŭgusto de 2018, reprezentantoj de tiu registaroj, de la 8-a de aŭgusto de tiu jaro ĝis januaro de 2019, havis kelkajn renkontiĝojn  kun Kubo kaj kun la paca delegitaro de ELN kun la celo daŭrigi la dialogojn komencitajn dum la mandato de Santos, procezo en kiu Kubo agis diskrete kaj kun rigora plenumo de sia rolo kiel garantianto.

Post la atenco en la lernejo de rekrutoj de la polico de Bogoto, la 17-an de januaro 2019, la prezidento de Kubo kaj la ministro pri eksteraj rilatoj esprimis tuj siajn kondolencojn al la registaro kaj al la popolo kolombia, aparte al la familianoj de la viktimoj pro la atenco, kaj konfirmis la firman sintenon de komdamno kaj rifuzo de Kubo kontraŭ ĉiuj agoj, metodoj kaj praktikoj teroristaj en ĉiu formoj kaj manifestiĝoj.

La kolombia registaro prenis politikajn kaj leĝajn agojn kontraŭ la paca delegitaro de ELN, kiu estis en kuba teritorio kaj rompis la pacan dialogon. Aldone, ili decidis malagnoski la rompiĝan protokolon, kaj komplete forlasis kaj rompis la akiritajn devojn de tiu ŝtato kun aliaj ses landoj subskribintaj ĝin.

La rompiĝ-protokolo estis subskribita kadre de la paca dialogo flanke de la kolombia registaro, la ELN kaj la garantianto-landoj, la 5-an de aprilo 2016. En ĝi oni antaŭvidas la revenon sekuran de la gerila delegitaro al Kolombio kaze de dialogo-rompiĝo.

La kuba registaro asertis kaj asertas hodiaŭ ke laŭ la dokumentoj interkonsentitaj, oni devas apliki la protokolon. Tiu ĉi sinteno, vaste subtenata de la internacia komunumo kaj sektoroj kompromititaj kun la serĉado de intertraktata solvo  al la armita konflikto kolombia, estas universala praktiko rekonata kaj ratifita daŭre pro tio ke ĝi kongruas kun la Internacia Juro kaj  la devoj de garantianta lando kaj sidejo de la dialogoj. Pro la ne apliko de tiu ĉi protokolo, daŭre restas  en la insulo la membroj de la paca delegitaro de ELN.  

La kolombia registaro entreprenis serion da agresemaj agoj kontraŭ Kubo, kio inkluzivas deklarojn publikajn, minacojn kaj provokojn per manipulado, sendanka kaj politike motivita, de nia nekontestebla kontribuo al la paco en Kolombio. Inter tiuj agoj, okazis la modifo de la historia sinteno de Kolombio subtene al la rezolucio ĉiujare aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN postulante ĉesigon de la usona blokado komerca, ekonomia kaj financa trudata kontraŭ Kubo, kiu provokas damaĝojn kaj suferojn al la kuba popolo.

Tiu ĉi ago konsiderinde ŝanĝis la solidan kaj nevarian sintenon de ĉiuj kolombiaj registaroj ekde 1992.

La sama tago kiam Usono anoncis la  enskribon de Kubo en la liston de landoj, kiuj supozate ne plene kunlaboras kun la klopodoj usonaj kontraŭ terorismo, la altnivela komisiito por la paco de la kolombia registaro, sro. Miguel Ceballos Arévalo publike deklaris ke la decido usona  estis “subteno” al la kolombia registaro kaj al ties “insista peto” por ke Kubo transdonu la membrojn de la paca delegitaro de ELN.

Tiuj deklaroj de sro. Ceballos estis kritikitaj en Kolombio flanke de vastaj sektoroj pace kompromititaj kaj de politikistoj kolombiaj, kiuj petis al sia registaro klarigon pri tio kaj pri la malrekono al la rompiĝa protokolo.

Kubo energie rifuzas la deklarojn de la altinvela funkciulo, el kio evidentas ke la sinteno de la kolombia registaro taŭgis kaj faciligis la argumentojn por la agresemo de Usono kontraŭ la kariba lando, kio estis “subteno” al la usonaj fiaĵoj kontraŭ lando de Latinameriko kaj Karibio.

La ĉeesto de reprezentantoj de ELN en nia teritorio, sur kiu baziĝas la usona akuzo, nur estas malforta preteksto kaj malhonesta, sensenca kaj faciligita de la sendanka subteno de la kolombia registaro, se ian krediton meritas la deklaroj de sro. Ceballos.

Kiel ajn kaj eĉ kun tiu supozata subteno de la kolombia registaro, la akuzo de Usono estas kompleta mensogo. Ekzistas kelkaj pruvoj konkretaj, kelkaj tre ĵusaj, pri la reciproka kunlaboro kun Usono en la batalo kontraŭ terorismo kaj la kolopodoj komunaj pri apliko kaj plenumo de la leĝo, en agoj de intereso por ili, kio igas tiun anoncon de la usona departemento kiel tute libervola torditaĵo de la vero.

La deklaro de la kuba ministerio emfazas pri tio ke historie Kubo estis viktimo de terorismo praktika de Usono, kiu protektadis personojn kaj grupojn teroristajn rezidantaj en sia teritorio.

La pasintan 30-an de aprilo la kuba ambasadejo estis agresita de teroristo pri kio la usona registaro silentas kiel kunkulpa, sen komdamni aŭ eĉ rifuzi la okazintaĵojn, kaj ne alprenas decidojn kontraŭ personoj kaj teroristaj grupoj sialande.

Kubo konfirmis sian ĉiaman subtenon al la paco de Kolombio kaj laboris kiel garantianto al la pacaj interkonsentoj kun la armeo revolucia (FARC-EP), spite al tio ke la kolombia registaro ne garantiis la protekton de tiu interkonsento kaj ne certigis ĝian striktan plenumon.

Kubo petas al la kolombia registaro diri ties sintenon pri la kondiĉoj de la garantiantoj en la paca procezo de Kolombio, aparte pri Kubo. Kaj samtempe volas scii la sintenon de la registaro pri la apliko kaj plenumo de la paca interkonsento inter la registaro kaj la FARC-EP.

La ministerio pri eksteraj rilatoj instigas la kolombian registaron deklari sian oficialan sintenon pri la kialoj koncernantaj al ĝi por la enskribigo de Kubo en la liston ellaboritan de la usona ŝtatdepartemento kaj klarigu sian rolon kaj sintenon en la antaŭaj interŝanĝoj faritaj kun Usono pri la temo.

Kiel lando viktima de terorismo, Kubo bedaŭras ĉiaspecan manifestiĝon de manipulado kaj politika oportunismo rilate tiun ĉi tiklan temon.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up