En la orienta urbo nomata Santiago de Kubo situas la iama milita Kazerno Moncada. Santiago de Kubo, kiu festas sian 505-an jubileon dum tiuj ĉi tagoj, estas la ĉefurbo de la samnoma orienta provinco. Ĝi eniris la historion depost la sturmo farita de junulgrupo komandita de Fidel Castro la 26-an de julio 1953, kun la celo kapti ĝian armilaron kaj poste ekigi la batalon kontraŭ la diktatora reĝimo de Fulgencio Batista sur la montaro.
Aliflanke, en simila kazerno milita en la najbara urbo Bayamo estis la kazerno Carlos Manuel de Céspedes, kaj ambaŭ militaj agoj efektiviĝis samtempe por pli fortigi la ribeleman celon kiu markis renverson de la status quo de la insulo kaj signis la vojon al la sendependigaj bataloj kies precedentoj estis en la sendependiga milito organizita de Marti en la antaŭa jarcento.
Indas memori ke ĝuste en tiu jaro oni omaĝis la centjariĝon de la nacia apostolo de Kubo, José Martí; la gejunuloj komanditaj de Fidel taksis la iniciaton kiel intelekta sekvo de la sendepengiaj bataloj de la kubaj antaŭuloj kiel Martí kaj la generalo Antonio Maceo en la deknaŭa jarcento.
La militaj sturmoj estis fiaska kaj multaj junuloj estis enkarcerigitaj kaj tie mortigitaj post suferi torturojn. La aliaj estis forsenditaj al malliberejo en la okcidento de la lando, sude de Havano en la konata Insulo de Pinos, kie funkciis la triste konata Modela Kardero. Post dujara mallibereco kaj popolaj premoj, ili estas liberigitaj, nome Fidel Castro kaj liaj kunuloj, kiuj devis ekziliĝi en Meksiko.
Spite al la malvenko milita, tiu ĉi agado montris al la mondo, kaj precipe al la kubanoj, la realon de la reĝimo de Fulgencio Batista, kiu regis la landon danke al milita puĉo kaj restis ĝis 1958, kiam la nova armeo ribelema de Fidel forpelis la armeon de Batista, kiu estis siatempe unu el la plej bone ekipitaj kaj modernaj, subtenitaj de Usono.
La sturmo al la kazerno Mocada, estis turnopunkto en la historio de Kubo. Ĝi markis la komencon de la milito por la nacia liberigo, kiu finiĝis la unuan de januaro 1959.
Post la venko revolucia la 1-an de januaro 1959, la milita kazerno kapitulacis fronte al la Ribela Armeo gvidita de Fidel Castro. La 28-an de januaro 1960 la kazerno Moncada transformiĝas en Lernejan Urbon.
Ĉiujare oni festas la nacian tagon de ribelemo per diversaj publikaj aranĝoj kaj omaĝoj al la mortintoj. Sed la nuna jaro, kaŭze de la pandemio de la Covid-19, la registaro decidis ne okazigi publikajn mitingojn nek festojn por eviti tumultiĝojn kaj eblajn kontaĝojn de la malsano.
Tamen, oni celebros ĝin alimaniere. La retejoj sociaj kaj virtualaj aranĝoj festos ĝin kun la spirito venki la malfacilaĵojn defie prezentatajn de la nuna pandemia epoko.