Apud la enorma politika laboro farita de José Martí laŭlonge de sia fruktodona vivo cele al sendependiĝo de Kubo, li postlasis vastan literaturan kaj ĵurnalistan laboron.
Estante tre juna, nur 16-jara, li publikigis sian unuan tekston en gazeto kreita de li kaj lia amiko Fermín Valdés Domínguez, en oktobro de 1869.
En artikolo verkita de Martí en la ĵurnalo Patria en la jaro 1892, li difinas la misiojn de ĵurnalismo, kaj skribas jene: “ke ne ekzistu manifestacio de la vivo, kies ĉiutagaĵoj ne surprizu la ĵurnaliston: tio estas fari bonan gazeton”. Diri tion, kio konvenas al ĉiuj kaj ne forgesi diri ion konvenan al iu”(…)
La vero estas ke li uzis ĵurnalismon diversmaniere. Unu el tiuj estis kiel vivrimedo, kaj la alia estis kiel maniero krei arton. Ambaŭ anguloj de la ofico integritaj en ties supera literatura esprimo, kiel vojo por transdoni sian penson.
Kiel ĵurnalisto José Martí plenumis socian rolon en la disvastigo de kulturo, etiko, scienco, teknologio kaj pluraj aliaj temoj. Li estis homo de universala kulturo kaj vivante en jarcento de multaj transformoj en la kampo teknologia, li ne povis esti for de tiu influo.
Por Martí devas ekzisti simbiozo inter kulturo kaj scienco, ĉar “nenio sugestas tioman kaj tiom belan literaturon kiel scienca paragrafo”.
José Martí interesiĝis pri vasta temaro. Lia unua artikolo pri sciencaĵo aperis la 2-an de julio 1875. Ekde tiu momento li plurfoje verkis kaj parolis pri tiaj temoj kiel konstateblas en diversaj artikoloj kaj oratoraĵoj.
Sendube, la ĵurnalisma laboro de Martí estis tre laŭdata de la recenzistoj, ĉar li posedis zorgeman kaj elegantan prozon, kie ĝenroj kiel kroniko, priskriboj, eseoj kaj opiniartikoloj akiras pli grandan forton, transformante lin en ekzemplon de ĵurnalisma agado hispanlingva.