Kiel sciate, la pandemio de Kovim-19 malkaŝis malfortikaĵojn de la nunaj socioj regataj de novliberalismo, kiu minimunigas la rolon de la ŝtatoj kaj forlasas la vundeblajn loĝantarojn je sia sorto kaj la merkatkapricoj.
En artikolo sub la titolo ´Indiĝenaj popoloj: Vundeblaj, tamen rezistemaj´, la direktoro de la Programo pri Tradiciaj kaj Indiĝenaj Popoloj ĉe Konservado Internacia en Usono, Minnie Degawan, asertas ke la tutmonda sankrizo emfazis la rezistemon de iuj indiĝenaj komunumoj. Sed ĉefe, ĝi malkaŝis la malfortikecon de ĉi tiuj populacioj, kies malriĉeco, subnutrado kaj malbona aliro al sanservo aparte igas ilin vundeblaj al infektaj malsanoj.
Indiĝenaj popoloj ĉiam izolis sin mem de la cetera mondo kiam cirkonstancoj postulis tion. En la Cordillera en Filipinoj, ekzemple,tia praktiko – konata kiel ubaya aŭ tengaw– estas regule observata je specifaj punktojde la terkultura ciklo, por permesi al la tero kaj la homoj ripozi.
Neniu rajtas eniri aŭ eliri komunumon,inkluzive de komunumaj membroj, kiuj hazarde estis ekstere kiam kvaranteno estis anoncita. Nodita branĉo aŭ folioj estas metitaj ĉe diversaj enirejoj kaj elirejoj por atentigi, ke la komunumo estas en ubaya.
Komunumanoj tre serioze observas ĝin kaj samkiel najbaroj – malobei ĝin estas kiel inviti katastrofon por la tuta komunumo.
La ritoj kiuj akompanas ubaya-on estas grava parto de la komunuma respondo. Ili ne celas krei timon aŭ inviti malbonon, sed fortigi la senton de komunumo, ĉar maljunuloj postulas la protekton de ĉiuj, inkluzive de la naturo.
Similaj ritoj – kiuj emfazas la bezonon atingi ekvilibron inter la spirita kaj fizika mondoj – estas plenumataj de aĝuloj en diversaj indiĝenaj komunumoj en Filipinoj, Indonezio,Malajzio kaj Tajlando por protekti iliajn vilaĝojn.
Dum ĉi tiu kvaranteno, komunumaj membroj priatentas tiujn en bezono, ilin helpas kaj dividas manĝaĵojn inkluzive de sekigitaj batatoj kiuj estis konservitaj por pluvaj tagoj.
Fonto: Unesko-kuriero