Kiam José Martí, nacia apostolo de Kubo, verkis leteron al sia kara amiko Manuel Mercado, la 18-an de majo 1895, neniu povus imagi ke tiu estus la lasta politika konfirmo de vivo dediĉita al la batalo por sendependiĝo de sia patrolando.
La sekvan tagon, la 19-an de majo, li mortis dum batalo kontraŭ hispanaj trupoj en la loko nomata Du Riveroj. Tiamaniere, samkiel li vivis, la plej elstara filo de Kubo, la plej universala kubano, kiel oni lin nomas, postlasis al la sekvaj generacioj sian politikan penson kaj firman volon.
En tiu letero al Manuel Mercado li skribis la jenon: “Mia kara amiko, (…) ĉiutage mi ja riskas mian vivon por mia lando, kaj pro mia devo, -ĉar mi tion komprenas kaj mia animo pretas tion realigi- eviti ĝustatempe per sendependigo de Kubo, ke tra la Antiloj etendiĝu Usono kaj batu per ĝia kroma potenco, sur niajn terojn de Ameriko”.
“Ĉio farita ĝis nun, kaj farota, tion celas. Silente devis esti, kaj kvazaŭ nerekte, ĉar ekzistas aferoj atingeblaj nur se ili restas kaŝitaj, ĉar se montriĝas kiel ili estas, leviĝus baroj tro firmaj por ilin sukcesigi”.
“Mi vivis ene de la monstro kaj konas ĝian internaĵon; mia ŝtono estas tiu de Davido”.
La heredita pensaro de José Martí, estas esenca en la nuntempaj bataloj de Kubo kaj de la popoloj de Nia Ameriko por plena suvereno kaj unueciĝo fronte al tiuj, kiuj antaŭe kaj hodiaŭ, “kontentas pri ajna mastro, jankia aŭ hispana, kiu ilin subtenu aŭ kreu, kiel premion je ilia ĉieleca ofico, la pozicion de altrangaj homoj, kiuj neglektas la homamasojn puŝantajn”…