Tago de Esperanto
La 26-an de julio de la jaro 1887, Lazaro Ludoviko Zamenhof publikigis la libron Lingvo Internacia, kiun li subskribis per la nomo dro. Esperanto.
Okaze de Esperanto-Tago estas oportune revizii la literaturan kaj recenzan verkaron kiu pritraktas la vivon kaj agadon de la iniciatinto de esperanto, kaj samtempe ankaŭ lian propran verkaron, kiun ni povas trovi en diversaj libroj, nome en Lingvaj Respondoj, ekzemple, kaj eĉ en Vikipedio.
Ĝuste en tia serĉado ni eltrovas kelkajn tekstojn kiuj konfirmas la geniecon de Zamenhof kiam li proponis al la mondo sian kreitaĵon. Li profunde studis antaŭajn projektojn kaj tiris saĝajn konkludojn pri la plej bona maniero certigi la estontecon de sia propono. Por tion kompreni tre utilas proksimiĝi al liaj verkoj, ne nur literatura, proza kaj versa aŭ traduka, sed nepre al lia verkaro koncernanta la lingvon mem.
En la prilingvaj verkoj de Zamenhof rimarkindas unue la prudento kaj toleremo. La natura emo de elpensinto al arta lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo. Tiel faris Johann Martin Schleyer, provizante sian Volapükon per kompleta gramatiko kaj dika vortaro.
Male, Zamenhof liveris unue nur la minimumon, 16-regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado.” Ĉiam li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj.
Post 134 jaroj de la apero de la Unua Libro, Esperanto evidentigas la ekziston kaj viglon de internacia komunumo, kiu subtenas ĝin kaj kredas je la estonteco de la lingvo kaj ties propono kiel komunikilo egalrajta, paca kaj helpa en la serĉado de solvoj komunaj al komunaj problemoj de la homaro.