Estigo de politikoj pri publika sano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-07 10:29:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Post sinsekvaj mortigaj epidemioj, multaj landoj ekkonsciis pri tio, ke trakti sanitaran krizon kostas multe pli ol preventi ĝin.

Ĥolero, unu el la plej disvastiĝintaj malsanoj, nin atentigis pri la aĉaj kondiĉoj sub kiuj plejparto de la homoj estis vivantaj kaj laborantaj. Iom post iom evidentiĝis necesaj long-daŭraj san-politikoj: antaŭenigi higienajn rimedojn, efektivigi sanitarajn normojn kaj priesplori la kaŭzojn de malsanoj kaj rimedojn por ilin eviti.

Ĉar malsano propagiĝas trans landlimoj, kreskis internacia kunlaboro pri publika sano en la dua duono de la 19-a jarcento. Kiel sinsekvo de tio, venis serioj da konferencoj kaj pretigo de malneto de internaciaj konvencioj pri sano. 

Por preventi la propagiĝon de epidemioj, ĉefe ĥolero kaj pesto, krom laŭeble limigi komercon kaj liberan cirkuladon de homoj, 12 eŭropaj landoj okazigis la unuan Internacian Konferencon pri Sano, en Parizo, en 1851, kio estigis la malneton de Internacia Konvencio pri Sano, akompanata de internaciaj reguloj pri pesto, flava febrokaj ĥolero.

Kvankam similaj konferencoj okazis dum la sekvaj jaroj, ĝis 1903 la Internacia Konvencio pri Sano ne estis alprenata. Nur en la dua duono de la 20-a jarcento, post la fino de la dua Mondmilito, la Monda Organizo pri Sano estis fondita.

Kvankam epidemioj estas kaŭzitaj de cirkulado de mikroboj kaj virusoj, tio ne sufiĉas por klarigi ĉion pri ili. Epidemioj ofte rezultas de krizo pri medio, manĝaĵo, migrado, sano, ekonomio aŭ politiko. Kutime epidemio nur pligravigas krizon, kiu komencis pli frue kaj estas ofte kaŭzita de milito kaj malsato.

Ankaŭ la nuna pandemio estas krizo kaŭzita de nia viv-stilo. Scienca esploro montris, ke la ĉefa kaŭzo de KOVIM-19 estas sistema detruado de naturo, precipe pro amasbredado de brutoj kaj senarbarigo.

Pro disvastiĝanta senarbarigo, loĝlokoj de bestoj estas detruitaj. Sekve bestoj devas foriri siajn naturajn mediojn kaj el ili mikrobo saltas de unu specio al aliaj. Tio klarigis la ekaperon de ebolo kaj  Zika virusoj.

Epidemioj provas la homaron per kolektivaj danĝero kaj funebro. Tamen, historio montras ke ĉiuj epidemioj certe finiĝos. Kaj eliĝante el ili la homaro povas sin reinventi kaj eĉ sin progresigi. La nuna pandemio, kiel ĉiuj antaŭaj, nin gvidas al mondo kie oni multe pli respektas medion kaj homan vivon.

El la angla esperantigis Gao Shuyuan (Ĉinio)


Fonto:  Unesko-kuriero: Ana Maria Carrillo el la Meksika universitato UNAM
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up