Esperantistoj en la Placo Che Guevara dum ekskurso
«Pri la historio de Esperanto en Kubo ne estas facile skribi, kiam oni scias, ke ĝia ĉeesto en la lando devenas de la komenco de la 20-a jarcento kaj ke, dum pli ol cent jaroj, ĝi vivantas, danke al la laboro de centoj kaj miloj da homoj, kiuj, studinte ĝin, sentis sin motivitaj kontribui al tia klopodo, kaj senfine plilongigi sian restadon en la kultura movado, kiu konsistigas kaj kunigas la lingvon kreitan de Zamenhof.»
Per tiuj ĉi vortoj la lingvisto kaj historiisto de Kuba Esperanto-Asocio Juan Ramón Rodriguez prezentas sian volumon I de Esperanto en Kubo, kiu ampleksas la unuajn 70 jarojn da vivo de la kuba Esperanto-movado, inter kies elstaraj figuroj troviĝas la saĝa kuba etnologo Dro. Fernando Ortiz, D-ro Mariano Aramburo Machado kaj la lingvisto Juan Miguel Dihigo y Mestre en la kuba ĉefurbo kaj la historiisto Jorge Juárez Cano kaj liaj posteuloj en la centra provinco Camagüey.
Post vojaĝo tra la historio de la kuba Esperanto-movado, ni malkovras, ke la unua Kuba Esperanto-Societo estis fondita en 1908, en Santiago de Kubo, kaj en 1910 la Kuba Societo por la disvastigo de Esperanto estis fondita en Havano.
Aliaj provoj ekestis dum la tuta dudeka jarcento, ĝis en la sepdekaj, la kondiĉoj estis kreitaj kaj institucie, sub la subteno de la kuba ŝtato, kaj organize, -kun kerno de organizitaj esperantistoj-, por fondi la nunan Kuba Asocio de Esperanto, la 16-an de junio 1979, ligita al la Akademio de Sciencoj de Kubo, kiu poste pasis al la Ministerio de Kulturo kiel rilatorgano.
Ekde 1983 Kuba Esperanto-Asocio (KEA) estas aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj aktive partoprenas en la internacia Esperanto-komunumo kun reprezentantaro en la Internacia Komitato de tiu ĉi organizo kun sidejo en Roterdamo, Nederlando.
La kunordigita laboro de KEA kaj ŝtataj instancoj permesis gravajn atingojn, kiel la publikigon de kelkaj titoloj de la Eldonejo en Fremdaj Lingvoj José Martí, inter kiuj estas (jam elĉerpitaj) La historio absolvos min de Fidel Castro; Kuba Ŝtata Organizo de Domingo García Cárdenas, kaj pluraj el la rakontoj el La Ora Aĝo, de José Martí.
Aliaj aspektoj atingitaj estas la semajnaj elsendoj de Radio Habana Kubo ekde la 11-a de septembro 1988, dissendoj per Interreto kaj TTT-paĝo en tiu ĉi lingvo; la okazigo de la Iber-Amerika Konferenco Esperanto'88, kiu okazis en la Havana Kongresejo; la 75-a Universala Kongreso de Esperanto (Urbo Havano, 1990), kiun partoprenis prezidento Fidel Castro kaj la patroneco de tiama Vicprezidanto Carlos Rafael Rodríguez, kaj kiun partoprenis pli ol 1500 esperantistoj el ĉirkaŭ 60 landoj; la 46-a Internacia Junulara Kongreso (Plaĝo Girón, 1990); du Tutamerikaj Kongresoj (2004 kaj 2018), pluraj kulturaj festivaloj, seminarioj pri Scienco kaj Teknologio, por instruistoj, inter aliaj.
La misio de la Asocio tra la tuta lando estas disvastigi kaj instrui ĉi tiun lingvon al ĉiuj interesitoj, kreskigi rilatojn de amikeco kaj solidareco inter siaj membroj, sen ia ajn distingo, antaŭenigi interkulturajn interŝanĝojn kaj labori por kulturo de paco kaj lingva justico.
Ĉi-2022, Kuba Esperanto-Asocio festas sian 43-an datrevenon kun novaj celoj, planoj kaj defioj, post du jaroj de pandemio.
Kuba Esperanto-Asocio deziras gratuli ĉiujn kubajn esperantistojn kaj amikojn el la tuta mondo. Ni atendas vin por kune rekomenci la klasĉambrajn lecionojn kaj la socikulturan vivon de nia esperantista familio.