La 25-an de novembro, en Kubo kaj tra la mondo oni elvokis la historian gvidanton Fidel Castro.
La omaĝo al Fidel en la unuaj ses jaroj de sia fizika foriro, inundis lokojn, labor- kaj studejojn, kaj kulminis en la centro, kiu portas lian nomon en Kubo, kiu estis malfermita ĝuste de antaŭ jaro.
Dediĉita al la studo kaj disvastigo de lia penso, la kreado de la ejo kun lia nomo estas escepta, responde al lia decido ne starigi en lia nomo monumentojn, bustojn kaj statuojn, nek nomi placojn kun lia nomo, parkoj, aleoj, institucioj kaj publikaj lokoj en Kubo.
Fidela adepto de la penso de la Nacia Heroo de Kubo, la verkisto kaj ĵurnalisto José Martí (1853-1895), Fidel Castro komprenis tiun marti-an maksimon, ke "la tuta gloro de la mondo taŭgas en greno de maizo".
Tio ne malhelpis, ke la popolo de la antila nacio kaj amikoj el ĉiuj kontinentoj rememoru vivon tute dediĉitan al justaj kaŭzoj kaj gvidi per ekzemplo, vojaĝi al la estonteco kaj reveni por rakonti pri tio, kiel diris la eksa alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika.
El diversaj landoj tra la mondo, membroj de la internacia solidareca movado faris dokumentajn projekciojn, libroprezentojn, inter aliaj iniciatoj, kaj levis sian voĉon kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado kaj la komunika subfosa kampanjo de Usono kontraŭ Kubo.
Ĝis la tombejo Santa Ifigenia kie ripozas liaj restaĵoj, en la orienta provinco Santiago de Kubo, kubanoj de pluraj generacioj pilgrimis kune kun aŭtoritatoj de la provinco por deponi florbukedon en oficiala ceremonio.
Denove, Kubo ne estis sola, kiel ne estis sola antaŭ ses jaroj, kiam prezidentoj, personecoj kaj amikoj de la insulo alvenis ĉi tien por omaĝi kaj akompani ĝiajn loĝantojn, por adiaŭi la ĉefkomandanton Fidel Castro, en sia transiro al eterneco.