Intervjuo kun S-ro Etsuo Miyoshi pri aktualaj temoj kaj tutmonda interkompreno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-08 09:04:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Etsuo Miyoshi, japana esperantisto kaj entreprenisto

Etsuo Miyoshi, japana emerita entreprenisto kaj tutmonde fama esperantisto, loĝanta en la insulo de Shikoku, kie tagon post tago dediĉas sin senhalte al la disvastigado de Esperanto, ĉar li opinias ke tion farante, li kontribuas al la tutmonda interkompreno, do paco.

Miyoshi respondas al kelkaj niaj demandoj pri aktualaj aferoj:

La decido de la japana registaro elverŝi grandan kvanton da poluita akvo en la maron vekis maltrankvilon kaj en Japanio kaj en la ĉirkaŭaj landoj.

Kiel japano, sed ankaŭ kiel engaĝita esperantisto, ĉu vi konsentas pri la maniero kiel tiu ĉi decido estis farita aŭ ĉu vi ĝenerale preferus iom pli da klopodo por trovi komunan solvon, kiu povus lasi ĉiujn iom pli trankvilaj, konsiderante la fundamentan valoron, kiun la maro havas por ĉiuj.

EM: Mi zorgas pri nuklea energio mem, kaj mi pensas, ke estas nepre, ke ni akceptu vivon, kiu ne postulas nuklean energion. D-ro Jeremy Rifkin de Usono avertis antaŭ duonjarcento, ke "ni estas ĉe rando de detruo", kaj asertis, ke "ne ekzistas alia maniero por la homaro por pluvivi ol konstrui spiritan civilizacion kie "malpli estas pli".

Mi kredas, ke manĝi brunan rizon kaj legomojn kiel eble plej multe estas la ŝlosilo al vera sano. Mi havis nefriton en miaj 40-aj jaroj, kaj kredu aŭ ne, mi tute resanigis ĝin per kompleta "krudaj legomoj". Mi provas ne esti ekstravaganca kaj ne aĉeti kromajn vestaĵojn, mi elektas produktojn, kiuj ne uzas plaston. Mi pensas, ke ĉi tiu estas la vojo, kiun celas Greta Thunberg.

Ene de la Esperanto Movado, inter la projektoj, en kiuj vi persone partoprenis, kiujn vi opinias la plej sukcesaj kaj socie utilaj?

EM: En 2011-2016, mi helpis la turisman asocion de la urbo okazigi la "Mondan Pupekspozicion". Mi petis esperantistojn kolektis 2000 specojn da pupoj el ĉ. 70 landoj kaj montris ilin en 60-70 privataj domoj por sciigi pri Esperantujo.
Kunlaboris kun ni esperantistoj el la tuta mondo, Aida Cizikaite el Litovio, Indu Devi Thapaliya el Nepalo, Syam Sundar Pal el Barato, Jungkee Lee el Sud-Koreio, Georgo Handzlik el Pollando, Bardhyl Adem Selimi el Albanio kaj aliaj el 70 landoj. Nur en Esperanto ni povas trovi tian mirindan kunlaboron.

Kiuj sociaj projektoj laŭ vi urĝas hodiaŭ kaj por kies realigo la Esperanto Movado povus konkrete doni sian kontribuon?

EM: Mi pensas, ke la plej grava afero nun estas fari konkretajn paŝojn por ĉesigi mondvarmiĝon. Por ke la tero funkciu kiel unu komunumo, ne ekzistas konkreta mezuro krom forigi la lingvan baron, do Esperanto. Estas nenio pli grava ol komuna lingvo per kiu homoj povas rekte paroli por krei senkonfliktan planedon. La invento de Esperanto de Ludoviko, la plej granda lingva potenco de la mondo, estas antaŭvida.

Kiel ni povas allogi homojn al Esperanto grandskale, por ke ili lernu la lingvon, alproksimiĝu al la Ideo kaj restu aktivaj kaj iniciatemaj por la Movado? Ĉu vi estas optimisma pri la nuna stato de la Movado?

EM: Mi defias la neeblan, sed mi daŭre liveras la "Esperanto Mondo", en elektronika kaj papera formo, plenan de daŭrigaj bonaĵoj rekte al la mensoj de civitanoj kaj politikistoj en Germanio, Francio kaj Pollando, kiuj okupas trionon de la loĝantaro de EU.

Eblas, ke la gvidantoj de la tri landoj vekiĝos, kaj mi pensas, ke la ebleco de sukceso ne estas nula. La kialo estas, ke ĝi enhavas proponojn, kiujn politikistoj kaj gvidantoj ne povas ignori, kaj multaj civitanoj eksciis pri la granda potencialo de Esperanto.

Mi kredas, ke Esperanto eblas nur en EU. Malgraŭ tio, ke la anglalingva Unuiĝinta Reĝlando forlasis EU, la oficiala lingvo de EU ne havas alian elekton ol iĝi la angla, kio neniel rilatas al EU.

Miaj daŭrantaj reklam-kampanjoj en sep gazetoj en tri landoj donas al politikistoj kaj gvidantoj en Germanio kaj Francio, la gvidantoj de EU kaj Pollando, naskiĝloko de Esperanto, okazon rekonsideri kiel rekta dialogo en Esperanto sen uzo de interpretisto alportus grandajn epokajn profitojn al EU kaj al la mondo. Krome, ju pli ili studas, des pli progresinta Esperanto estas, kiel lingvo, multe pli alta ol etnaj lingvoj. La potenco de Esperanto estas plej konata de vi esperantistoj.

Intervjuanto: Pietro Fiocchi, itala ĵurnalisto

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up