La heredaĵo de Antonio Maceo, la bronza titano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-07 10:20:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Placo Antonio Maceo

Antonio Maceo Grajales, la Generalmajoro de la Liberiga Armeo, falis en batalo la 7-an de decembro 1896, antaŭ 125 jaroj.

Konsiderita majstro en la uzo de armeaj taktikoj, li estis batalisto per ekscelenco kaj gvidanto de alta prestiĝo. Kiel senlaca militisto, oni taksas, ke li partoprenis en pli ol 600 batalemaj agoj, inkluzive de ĉirkaŭ 200 bataloj de granda signifo.

Lia korpo estis markita per 26 militcikatroj, el kiuj li ricevis 21 en la milito de 1968. Pro la impeto kaj braveco kun kiuj li alfrontis la malamikon, kaj pro sia staturo kiel integriga homo, li eniris en la historion kiel la Bronza Titano.

Kiam oni memoras la bravecon de Antonio Maceo, indas ankaŭ memori lian patrinon Mariana Grajales, konata kiel la Patrino de la Patrujo, kiu oferis sian kaj siajn idojn al la liberigo de la patrolando.

Tial oni asertas hodiaŭ ke,  ne estis morto kiu okazis en la loko nomata Punta Brava: generalo Antonio kaj lia asistanto, Panchito Gómez Toro, iĝis semoj.

Tridek ok jarojn poste, alia giganto naskiĝis al la Patrujo: Frank País, eterna junulo, nomo de gloro en konstelacio, kiu antaŭe nomiĝis Mella, Villena, Guiteras; samtempe Abelo kaj José Antonio... ankaŭ Fidel.

Do, ĉu Maceo mortis? Ĉu ne la simbolo agas? Estas multaj mejloŝtonoj ĝis nun, la eposa ŝarĝo estas granda; sed dum oni rezistas,  mortintoj renaskiĝos al la lando el ilia necedema karaktero.

Tiam ili ne estis nomoj, sed generacioj, soldatoj el Moncada, Granma, Sierra, Girón, el la Oktobra Krizo, el Bolivio, el Escambray, el Afriko..., batalantoj de la Kuba Revolucio, kiu ankoraŭ la 7-an de decembro, antaŭ nur tri jardekoj , kaj en simbiozo de pasinteco kaj nuntempo, ili iĝis Asocio, alta markostampo de la milita historio de la nacio.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up