Busto de José Martí en el Pinto de la Monto Turquino
José Martí estas laj plej universala figuro de sia patrolando, homo naskiĝinta en Havano el hispanaj gepatroj en la jaro 1853.
Lia vivo kaj heredaĵo estis admirataj jam komence de la dudeka jarcento, kaj lia pensaro estas nuntempe trastudata pro la valideco de ĝia instruo en ĉiuj agadkampoj, kaj pli precize en la sendependigaj bataloj de Kubo. Lin oni konsideras la apostolo de la kuba sendependeco.
Li estis gvidanto politika, verkisto, poeto, recenzisto, brila oratoro kaj forĝanto de la koncepto de patrolando estas la homaro.
Li forpasis dum la lasta sendependiga milito kontraŭ la hispanaj koloniistoj la 19-an de majo 1895. Tial, ĉi-dimanĉe oni memoras la 129-an datrevenon de tiu datreveno.
Lige al la mortodatreveno de Martí, la nacia heroo de Kubo, indas foliumi gravan leteron, fakte, fragmenton de tiu letero verkita de José Martí la antaŭan tagon, tio estas, la 18an de majo 1895 en la kampadejo sur la batalkampo, en loko nomata Du Riveroj en la orienta de Kubo.
La koncerna letero estis skribita al grava amiko, Manuel Mercado, Ĉi tiu letero trascendis la historion kiel politika testamento de Martí.
Liaj unuaj vortoj al Manuel Mercado parola jene: ĉiutage mi ja riskas mian vivon por mia lando, kaj pro mia devo, -ĉar mi tion komprenas kaj mia animo pretas tion realigi- eviti ĝustatempe per sendependigo de Kubo, ke tra la Antiloj etendiĝu Usono kaj batu per ĝia kroma potenco, sur niajn terojn de Ameriko. Ĉio farita ĝis nun, kaj farota, tion celas. Silente devis esti, kaj kvazaŭ nerekte, ĉar ekzistas aferoj atingeblaj nur se ili restas kaŝitaj, ĉar se montriĝas kiel ili estas, leviĝus baroj tro firmaj por ilin sukcesigi.
En alia momento de la letero Marti skribis aludante siajn konojn pri la vivo kaj sentoj, kiuj dum tiuj tagoj ekzistis en Usono, lando kie li pasigis plurajn jarojn de sia vivo pro la malpermeso flanke de la hispanoj, eniri Kubon. Jen liaj paroloj:
«Mi vivis ene de l´ monstro kaj konas ĝin internaĵon; mia ŝtono estas tiu de David.»
Martí ankaŭ skribis: «Ĉi tie mi plenumas mian devon. La milito de Kubo, realo supera al la neklaraj kaj disaj deziroj de la kubanoj kaj aneksistoj hispanaj, al kiuj donus nur relativan povon ties alianciĝo kun la registaro de Hispanio, alvenis je sia horo en Ameriko.»
Do, per tiuj ĉi fragmentoj de la lasta letero skribita de José Martí je la 18-a de majo 1895, antaŭtago de lia forpaso, oni komprenas la politikan volon kaj devon de Martí al sia patrolando kaj al la amerika kontinento, aparte al tio, kion li nomis Nia Ameriko.