Preter la mitologia, kaj eĉ la alojo de kupro kaj stano, tio, kion Antonio Maceo Grajales signifas al Kubo – kondiĉe ke la epiteto de Bronza Titano estas propra al li – estas praktike nediskutebla.
Tia estis lia marko sur la liberecanaj luktoj de la dua duono de la 19-a jarcento, ke, ekde tiam, lia nomo sole estas sintezo de kuraĝo kaj necedemo: "li havas pli da kuraĝo ol Maceo".
Titano kun mulata haŭto kaj bronza spirito venis en la mondon tie, apud la montetoj, kiuj ŝirmas la kuban urbon Santiago. Miloj da kilometroj kaj 83 jarojn poste, Rosario estas urbo, kiu ŝajnas flosi sur la mildaj ondegoj de la argentina pampo. Tie naskiĝis la "malmolvoĉa gaŭĉo (tiu, kiu) donis al Fidel sian gerilan sangon kaj sian larĝan manon": Ernesto Che Guevara.
Donante sin tiom al aliaj, Maceo kaj Che forviŝis la distancon de tempo kaj spaco, kaj ili ankoraŭ galopas laŭ vojoj, kiuj foje ŝajnas neatingeblaj. La homoj iras kun ili, Latinameriko jam scias tion: la vojo estas irebla.
Sen postuli ion aŭ ekspluati iun ajn," Guevara sentis - kaj estis - "tiom patrioto de Latinameriko", kiel Maceo, la kvina filo de Mariana volis "igi Porto-Rikon libera". "Mi ne ŝatus transdoni la glavon, lasante tiun parton de Ameriko sklavo", li skribis.
Maceo kaj Che ankoraŭ rajdas survĉevale, etendante "sian larĝan manon" kiam nia nokto denove ŝajnas pli malhela.