De Maritza Gutiérrez
Ĉi-jare Kuba Esperanto-Asocio festas sian 45-jariĝon la 16-an de junio. Pro tio la asocio organizis jam ekde marto diversajn aranĝojn, ankaŭ la nacian renkontiĝon KER-o kaj AMO-seminarion.
Ni ankaŭ profitadis la okazon por festi la 120 jarojn de Esperanto en Kubo. Informojn pri tio aperas en la libro pri Historio de Eo en Kubo verkita de Juan Ramón Rodríguez, historiisto de nia asocio.
En la koncerna libro bazita sur vasta dokumentaro, leteroj kaj aliaj elementoj, oni povas konstati ke en la jaro 1904, alvenis al Camagüey, urbo situanta en la centro-orienta regiono de Kubo, la hispana pastro Ricardo Vicente, “la unua persono kiu iel propagandis por Esperanto en Kubo”. Pro tio ke li studis la lingvon en sia lando, baldaŭ eklaboris pri ĝi en tiu teritorio.
Krom la laboro farita de pastro Ricardo Vicente en la provinco Camaguey, en la historio de Esperanto en Kubo rolis du gravaj intelektuloj kubaj je landa nivelo. Tion asertas la kuba historiisto en la koncerna libro per jenaj vortoj:
La konsultiĝoj kaj postaj analizoj de konkretaj fontoj, kaj rajtigitaj, ebligas al mi aserti ke (…) preter la laboro farita de la pastro Vicente, en Camagüey, la veraj iniciatintoj de la propaganda laboro favore al Esperanto en Kubo estas la doktoroj Fernando Ortiz Fernández kaj Mariano Aramburo Machado.
La precizigon faras Antonio Alemán Ruiz, en la unua numero de la revuo Latinamerika Esperantisto, en marto 1916, en artikolo titolita “La antaŭuloj”.
Estas konate ke ambaŭ doktoroj, Mariano Aramburo kaj Fernando Ortiz, verkis artikolojn en la tiamaj revuoj kiel El Fígaro- poste kolektitaj en ĉapitro de sia verko Recenza Literaturo- kaj en dimanĉa eldono de la gazeto El Mundo. Per tiu agado ili frue prezentis Esperanton al Kubo.
Indas diri ke Fernando Ortiz estis konata etnologo, sociologo, folkloristo, antropologo nomata tria eltrovanto de Kubo pro liaj famaj verkoj rilate la kuban naciecon, interalie.
Uzante la pseŭdonomon D-ro. Novemo (kio evidentigas ian lingvokonon), en marto 1906, en la revuo La Ilustrita Mondo, publikigis “La universala lingvo” per kiu, analizante “porojn” kaj “malporojn”, prezentas la Internacian Lingvon al la publiko. En la lasta publikaĵo, li proponis fondi Kuban Societon por la Propagando de Esperanto kaj revuon, kiun li baptis La Kuba Stelo.
Tial, hodiaŭ, kiam ni festas la 45-an fondoatrevenon de KEA kaj la 120-jariĝon de Esperanto en Kubo, indas memori tiujn pionirojn kiuj ekde la fruaj jaroj de la dudeka jarcento prezentis Esperanton al Kubo kaj ankaŭ ebligis kaj faciligis la lernadon kaj disvastiĝon de Eo en la insulo, unue, en izolaj regionoj, poste en la kreado de kluboj kaj societoj, kiuj evoluis ĝis la momento kiam realiĝis la celo fondi la nunan Kuba E-Asocio. Gratulojn al la kuba esperanto-movado kaj sukcesojn!