Pensi Afrikon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-24 12:43:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: revuoesperanto

Ĉijare la Universala Kongreso de Esperanto iras al Tanzanio, Afriko, kio signifas ke por la unua fojo esperantistoj afrikaj gastigos la plej gravan kongreson de la esperanta komunumo. Tial, aperas en la revuo Esperanto diversaj artikoloj pri Afriko, kiu komprenigas pli kaj pli la vastan socikulturan vivon de tiu ĉi kontinento.

Por la okcidenta mondo Afriko ‘ekzistas’ ekde la periodo de la Grekoj, kvankam ĝi estis ĉefe konata pro la norda marbordo de tiu kontinentoi (1). La portugaloj ‘ekmalkovris’ la marbordojn okcidente, sude kaj oriente. Oni konas la sinsekvan historion de la sklavokomerco, de la koloniado je pretekso de civilizanta farado (kaj evangelizado de la paganoj, de la ‘prahomoj ‘). La pripenso pri « Afriko » pligrandiĝas ĉe la afrikaj verkistoj ankaŭ post la malkoloniado dum la jaroj ’60.

Mi ne scias ĉu oni konas tiun deziron pripensi la ‘aziecon’ de Azio aŭ la ‘amerikecon’ de Ameriko, kiel oni faras pri la ‘afrikaneco’ de Afriko. En Eŭropo, pro la starigo de Eŭropa Unio kaj pro la ondoj da enmigrantoj ekde la jaroj ’70, multaj homoj kontraŭstaras por defendi la ‘eŭropajn valorojn’, aŭ por klopodi ĉirkaŭlimigi la ‘veran Eŭropon kaj ĝiajn valorojn’, kiujn oni deziras meti en la konstituciojn aŭ en kursojn de civitismo.

Pensi Afrikon estas demando, ne nur kiel temo por romanoj kaj poeziaĵoj, sed ankaŭ por diskutoj en afrika filozofio. Interalie: kiel oni povas aŭ devas diferencigi la afrikan filozofion disde la okcidenta?

Nu, ĉu ekzistas tiu okcidenta filozofio ? Ĉu ni parolu pri okcidentaj filozofioj, laŭ ilia historio (ekde la antikva Grekio ĝis la nuna epoka) kaj laŭ iliaj diversaj fluoj kaj branĉoj, disigitaj tra la mondo, kiuj eĉ influas la instruadon de la akademia filozofio en Afriko ?

Ekde la eldono de la ‘Bantua Filozofio’  de patro Pl. Tempelsi (3), la diskuto pri la statuto de la afrika filozofio samrangas kun la diskuto pri la afrika spaco (4) kaj pri la afrikaneco de tiu filozofio. La diskuto ne estas limigita per la afrikaj marbordoj sed daŭras en la eŭropaj ekskoloniantaj landoj. Ĝi okazas ankaŭ dum diskutoj en Usono, kie la sklavokomerco havas spurojn dum la pripensoj pri la identeco, kiel la rasapartigo en Sud-Afriko.(5) Iuj proponas la koncepton « Africana » por kunmeti la afrikanojn en la diasporon de Latin-Ameriko, de Karabio, de Usono.

Ĉu oni devas iri en la malproksiman estintecon por retrovi sian identecon ? Ĉu eblas trovi komunan identecon por ĉiuj afrikanoj kaj afrikaninoj, de nordo al sudo, de oriento al okcidento ? Ĉu oni povas fidi la verkojn de ‘afrikanistoj’ kiuj ĉiam rigardas deekstere (7)? Kaj kion fari kun la lingvoj, kiuj venas el alia kontinento : la franca, la angla, la portugala, la nederlanda? Ĉu ili estas obstakloj por libere esprimiĝi ?

Ĉiu afrikano aŭ ne-afrikano, kiu spertis la afrikan kontinenton, konservas ankaŭ impresojn, ĉu pozitivaj, ĉu negativaj, ofte miksitaj.

Do, la teksto kiu sekvas fontas el persona sperto en Kongo (aŭ Zairio tiam) en 1980-1983 kaj en 1988. Same el restado en Mozambiko en 2007. Sed ankaŭ el legado de verkaĵoj de afrikaj filozofoj kaj el renkontiĝoj kun afrikanoj en Eŭropo. Tiuj impresoj estu legataj kiel pentraĵo kun diversaj trajtoj kiuj estigas novan impreson de kuneco sen detaloj. Verŝajne estos la impreso, kiun havos multaj personoj kiuj aŭdos (ĉefe !) aŭ kiuj legos la tekston.

Estas ankaŭ invito al la aŭskultanto aŭ al la leganto por ke ili faru sian propran tekston aŭ pentraĵon.

Pensi Afrikon/estas pensi pri tiu grandega kontinento/kun tridek milionoj kvarcent dekkvin mil okcent sepdektri (30.415.873) kvadrataj km2/kun ĝiaj tro ofte forgesitaj insuloj/kaj fuŝe situitaj/de la mapistoj/sur la « carta mundi »/sed kiun oni retrovas ĉie en la mondo/ per ĝiaj idoj/ libervolaj kaj nevolaj,/ per ĝiaj migrantoj/ per ĝiaj sportistoj/per ĝiaj artistoj/per ĝiaj aŭtoroj/tiu diaspora Afriko/tiu disigita Afriko/


Verkis: Herman LODEWYCKX
Fonto: revuoesperanto.org

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up