Teknodiverseco kiel la ŝlosilo al cifereca malkoloniigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-30 09:04:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fonto: Unesko Kuriero

La lukto por regi ciferecan scion trafis turnopunkton. Ekonomiaj, geopolitikaj kaj kulturaj dimensioj estas ĉiuj aktivaj. La superregado de la teknikaj gigantoj ne estas la sola problemo, kiu devas esti solvita por venki la nunan malekvilibron kaj antaŭenigi ciferecan plurismon.

Necesas ankaŭ vigligi la disvolvadon de alternativaj, daŭripovaj teknikoj, kiuj respektas lingvan, kulturan kaj biologian diversecon.

Superregado neniam estis trafita nur per la rekono kaj elmontrado de supera tekniko aŭ milita potenco. Scio estas potenco, kaj ĝi plenumas sian influon, kiel la itala filozofo Antonio Gramsci diris, en la kampo de kultura hegemonio, establante la limojn de kia scio estas kaj ne estas. Informado, edukado kaj kultura kaj scienca produktado konsistigas la profundan nivelon de geopolitika interago.

Nun, por la unua fojo en la historio, ĉi tiu kompleksa aro da ideologioj, praktikoj kaj interŝanĝado konverĝis en unuigitan medion de produktado, aliro kaj disigo: Interreto kaj ĝiaj iloj.

Interreto kaj ĝiaj fratinaj teknikoj fariĝis ŝlosilaj por plenumi superregon kadre de politiko kaj sano, trejni novajn generaciojn, disvastigi sciencajn rezultojn, influi ekonomiajn elektojn kaj defii sociajn normojn.

La kulturaj, estetikaj, sociaj, juraj, eknomiaj kaj aliaj strukturoj, kiuj karakterizis la historion de la homaro ĝis la fruaj jaroj de la 21-a jarcento estis forbalaitaj de nova subjekto-objekto: La imperio de la algoritmo.


Fonto: Unesko Kuriero

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up