10-a Oktobro: tago kiu malfermis la vojon al kuba sendependeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-10 15:13:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De M. Gutiérrez

La 10-an de oktobro, estas  konata kiel la naciliberiga tago, ĉar tiam la juna advokato Carlos Manuel de Céspedes deklaris la komencon de la sendependigaj bataloj.

Tiu ĉi estas konata kiel la unua  milito kontraŭ la hispanaj koloniistoj, kvankam ĝi ne estis la sola. Tamen ĝi antaŭepuŝis la naciliberigan senton de la naskiĝinta kubaneco.
Elvokante ĝin,  oni nepre devas  paroli  pri  brilaj  homoj.

La batalkrio okazinta  la 10-an de oktobro en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, estis iniciatita de Carlos Manuel de Céspedes, advokato de la orienta urbo Bayamo.

Li legis manifeston celantan postuli la sendependiĝon de Kubo kaj gvidis armitan movadon kiu poste daŭris dek jarojn je konstanta batalo favore al la liberiga idearo de la kubanoj.

Sed li ne estis sola. Akompanis lin pluraj kunlaborantoj, grandparte, viroj je alta instrunivelo, same kiel  la ceteraj ribelintoj tra la tuta lando. Inter tiuj estis  Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo, ambaŭ   advokatoj.

Ankaŭ en la najbara  urbo Camaguey, apuda provinco de la orienta regiono, aliaj elstaraj viroj iris al batalo, interalie Ignacio Agramonte, advokato, eminenta studento de la universitatoj de Barcelono kaj Havano. Ankaŭ Eduardo Agramonte, diplomito pri medicino en la barcelona universitato.

Multaj aliaj same faris en aliaj provincoj, inter ili, laŭ historiistoj raportas, estis pli ol 200 personoj el diversaj profesioj, advokatoj,  medicinistoj,  dentistoj, farmaciisto, profesoroj, verkistoj, poetoj kaj studentoj,  supozeble universitatanoj, gimnaziano kaj skribistoj.

Pro tio, kiel prave diris la historiisto Portuondo,  ne estis strange ke  iom antaŭ la ribeliĝo la 10an de oktobro  en Bayamo, la hispana kapitano generalo Francisco Lersundi, jam rimarkis ke tra la tuta insulo floris, dum la unuaj jaroj de la 60-a jardeko,  ĵurnaloj kiuj senrezerve diskonigis siajn sendependigajn doktrinojn, kiujn Lersundi taksis “fajrigaj”.

Jen kelkaj  elstaruloj de la kuba historio dum la sendependigaj bataloj okazintaj  en la deknaúa jarcento, kiuj estas memorataj ĉiujare la 10-an de oktobro,  nacia festotago, ĉar ĝi malfermis la vojon al sendependiĝo, kaj estas paradigmo de pluraj generacioj de kubanoj ĝis hodiaŭ.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up