Lingvoj gravegas por mastrumi krizajn situaciojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-28 11:02:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Iam en marborda urbeto nomata Ĉielarko, avertos rompis la normalan vivon. Uragano minacas. La komunumo, ekprepariĝis por la uraganbato meze de tre vigla uragansezono, laŭdire de specialistoj, pro daŭra varmiĝo de la oceanoj kaŭze de klimata ŝanĝiĝo. Tamen, estis unu aspekto, kiun multaj ne konsideris: la diverseco de lingvoj parolataj de ĝiaj loĝantoj.

Inter ili, estis homoj kiuj parolis la hispanan, la anglan, kaj aliajn indiĝenajn  lingvojn  kaj dialektojn. Tuj post la averto, la urbestrino, Klara, decidis, ke estas esence, ke ĉiuj komprenu la sekurecajn rimedojn, kiujn oni devas preni por protekti sin.

Ŝi  kunvenigis grupon de volontuloj, kiuj parolis malsamajn lingvojn kaj petis ilin helpi traduki la avertajn mesaĝojn de la registaro. Tio ne estis facila tasko, ĉar ĉiu lingvo havis sian propran nuancon kaj manieron de komunikado. Sed ili komprenis, ke la plej grava afero estas atingi ĉiun angulon de la urbo.

Dume, Marta, juna virino kiu parolisla mixtekan lingvon, komencis komenti kun siaj najbaroj pri la evakuaj rimedoj.  Siaflanke David, maljunulo, kiu parolis kreole, organizis babiladojn sur la placo por klarigi kiel fari kriz-ilaron, zorgante, ke ĉiu persono komprenu la gravecon havi akvon, manĝaĵon kaj medikamenton en sekura loko.

La tagon antaŭ la ŝtormo, Ĉielarko estis plena je vivo. Estis radioinformoj, afiŝoj kaj flugfolioj en diversaj lingvoj ĉie en la urbo, kaj ĉiu membro de la komunumo zorgis, ke la aliaj sciu kiel agi. La etoso amikema  estis evidenta, eĉ meze de necerteco.

Kiam la uragano finfine atingis la urbeton, la klopodoj de Clara, Marta, David kaj ĉiuj volontuloj donis fruktojn. Ĉiuj, negrave kian lingvon ili parolis, sciis kiel evakui ĝustatempe kaj estis pretaj per siaj kriz-kompletoj. La komunumo rifuĝis en evakua centro kiu estis bone organizita kaj la lingva  diverseco ne malhelpis ilin komuniki sin.

Post kiam la ŝtormo pasis, la urbo estis damaĝita, sed la homoj de Ĉielarko kuniĝis pli forte ol iam. La sperto instruis al ili, ke ilia lingva diverseco estas forto. Ke efika komunikado estis ŝlosilo por savi vivojn kaj minimumigi damaĝon. Ili decidis krei konstantan programon, kie ĉiuj povus lerni iujn bazajn frazojn en aliaj lingvoj por esti eĉ pli pretaj por estontaj katastrofoj.

Kun la tempopaso, Ĉielarko fariĝis modelo en la regiono, pruvante, ke lingvoj ne nur estas iloj de komunikado, sed ankaŭ pontoj, kiuj kunigas homojn en krizaj tempoj. La loĝantoj komprenis, ke, kune, ili povas alfronti ajnan malfeliĉon, ĉiam subtenata de la potenco de la vorto. Kaj tiel, en tiu malgranda angulo de la mondo, la graveco de lingvoj brilis per sia propra lumo, fariĝante simbolo de espero kaj unueco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up