Brics-emblemo Brazilo 2025
Havano, jan 13 (RHK) La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj de la BRIKS-unuiĝo.
La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon.
Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklaris, ke BRICS proksimiĝas al la nivelo de la formato G20. Li rimarkis, ke la gvidantaro de la respubliko intencas organizi plurajn gravajn kunvenojn kaj eventojn je la plej alta nivelo.
La Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj anoncis, ke Tajlando, Indonezio kaj Malajzio ricevis la statuson de BRICS-partneroj. Ĉi tio estas necesa paŝo antaŭ iĝi plena membro de la "klubo". Al la Partnerlandoj ankaŭ apartenas: Alĝerio, Belorusio, Bolivio, Vjetnamio, Kazaĥio, Kubo, Niĝerio, Turkio, Ugando kaj Uzbekio.
Fonto: Brics-novaĵoj (T. Lokutova)