Foto: Tejo.org
Havano, feb 4 (RHK) Ĉi-semajne la internacia Esperanto-komunumo ricevis la malgajan novaĵon pri forpaso de elstara esperantisto itala, Dr. Renato Corsetti. La oficiala komuniko aperas la retejo de UEA: uea.org/gk/1212a1
Multaj mesaĝoj reage al tiu ĉi malĝojiga novaĵo en diversaj retpaĝoj kaj retoj, kaj ankaŭ la reago de lia edzino la konata esperantistino brita Anna Loweinstein.
Inter liaj pluraj agadoj sendube estis lia senlaca laboro kiel membro de la Akademio de Esperanto, kaj tial, la nuna prezidanto de tiu ĉi prilingva institucio, prof. Probal Dasgupta verkis jenan tekston, kiun ni prezentas al vi.
“Ni nun havas la malgajan respondecon akcepti la fakton, ekvivi kun la fakto, ke Renato Corsetti ne plu estas inter ni. Lia forpaso okazis dum mi dormis. Pluraj el vi jam reagis al la novaĵo, en tiu ĉi retlisto kaj aliloke en niaj komunikaj kanaloj.
En la Akademio ni interalie funebras lin kiel eksan sekretarion. Sed Renato havis, aŭ radiis, pliege ampleksan kaj buntan ĉeeston inter ni. Li stafete portis la standardon de tiu bonlingvismo, kies unuan impulson liveris Claude Piron, sed al kiu Renato donis la maturan formon, kiun ni konas. Agante kiel estrarano, tamen, li skrupule distenis siajn personajn pensojn sur tiuj kaj aliaj terenoj disde la neŭtrala, sendiskriminacia plenumado de instituciaj respondecoj. Li agis kvazaŭ li havus personan interkonsenton kun ĉiuj institucioj en Esperantujo: “Mi skrupule, objektive, laŭregule farados miajn devojn al vi. Sed alidirekte mi insistas, ke vi senmanke liveru la servojn, kiujn akute bezonas viaj plej diskriminaciataj klientoj.”
"Tiujn klientojn li trovis same en individuoj-komencantoj en la malmultaj landoj kun jam delonge organizita Esperanto-movado, kiel en komunumoj-komencantoj en la pli multnombraj landoj, kie tian movadon oni eklanĉas aŭ ankoraŭ ne vere stabiligis. Nun, kiam lia forpaso devigas nin, tra niaj larmoj, meti liajn atingojn sur unu ekranon, mi vidas pli klare ol iam ajn dum li vivis, ke tra ĉiuj sferoj de lia agado fadenis unu ĉefa kredo. Renato kredis, ke la institucioj devas senmanke kaj sendiskriminacie servi al ĉiuj homoj, kaj ke individuoj povantaj premi la instituciojn devas insiste premadi ilin plenumi tiun respondecon; la dua parto de lia kredo estis, ke institucioj devas funkcii travideble kaj simple por progresi al serioza sendiskriminacieco. Esperanto, por Renato, estis kvintesenca ekzemplo de tiu lia centra kredo. Li pensis, ke multaj el ni ne komprenas la neceson teni nian lingvon maksimume simpla. Li tial premadis nin, en sia sprita kaj agrabla stilo, por ke ankaŭ ni same intense kiel li perceptu la urĝan neceson liveradi al la klientoj de organizita Esperantujo laŭeble senmanke kaj senhalte tiujn servojn, pri kiuj ni surpapere devontigis nin, rilate al la lingvo kaj rilate al aliaj laborsektoroj.
Omaĝi al Renato Corsetti, nin devontigi memori lian ekzemplon tra ĉiuj niaj laborsferoj, signifas antaŭ ĉio trakti serioze tiun centran ideon, kiu animis lian vervan kaj inspiran vivadon.
Multaj el ni ne konsentis kun li, kompreneble. Li estis ĝisosta demokrato, kaj sincere bonvenigadis tiun diversecon de opinioj. Senŝancela fido al la valoroj de la demokratio estis por li premiso, pri kies nepreco eĉ ne necesis pensi.”
Probal Dasgupta
Prezidanto de la Akademio de Esperanto