Esperantistino premiita de la Prezidento de Burundo pro sia virina agado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-21 09:07:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: revuo Esperanto

S-ino Anny Joanice Nizigiyimana, 26-jaraĝa burunda esperantistino, estis premiita de la Prezidento de la Respubliko Burundo, S-ro Evariste Ndayishimiye, dum la festado de la Internacia Virina Tago.

Anny Joanice estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2023. Pro antaŭa sperto kiel partoprenanto de porjunularaj UN-eventoj ŝi estis elektita kune kun Mana Brinson (el D. R. Kongo) por reprezenti la Asocion en la Konferenco de la Civila Socio (UNCSC) de Unuiĝintaj Nacioj (UN), okazinta en majo 2024 unuafoje en Najrobo, Kenjo, en kiu partoprenis pli ol 2 000 homoj. Ŝi post la evento fariĝis membro de la Subkomitato de Fakuloj de UNCSC kaj daŭre reprezentas la Asocion.

Ankoraŭ en 2024 ŝi partoprenis la 109-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK), al kiu ŝi kontribuis pluraspekte, ĉefe pri temoj ligitaj al virina agado. Tio estis atendata, ĉar Joanice estas la vicprezidanto de la Asocio de Komercaj Virinoj de Burundo (AFAB) kaj direktoro kaj fondinto de la firmao Innovation Plus Plus. Grava parto de ŝia agado okazas por antaŭenigo de virina entreprenado. Ŝi dediĉas sin helpi aliajn virinojn venki la defiojn, kiuj malhelpas ilian ĉeeston en la komerca mondo. Joanice estas reprezentantino de la faka asocio Esperantista Virina Afrika Agado (EVAA) en Burundo kaj ŝi partoprenis la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (2-a AKVo) en Aruŝo, ĵus antaŭ la 109-a UK.

En intervjuo al magazino Akeza Joanice komentis, ke la ĉefa malfacilaĵo alfrontata de virinoj en Burundo estas la aliro al financado. “Ĉar ni ne havas garantiojn, ni ne povas peti bankan prunton. Mankas ankaŭ informoj” [...] “Sed aldone ekzistas socia antaŭjuĝo, kio signifas, ke virinoj ne estas vere kuraĝigitaj entrepreni aferojn kiel ili devus, kaj tio baras junajn burundajn virinojn”. [...] “Ni devas alkutimigi junulinojn fari esplorojn, trovi la informojn kaj la ŝancojn meti sin sur la merkaton, interretumi, iri al lokoj, kie ili renkontos aliajn junulinojn, kiuj jam okupiĝas pri entreprenado”, diris ŝi. Krom atestilon ŝi ricevis ankaŭ monpremion pro sia elstara laboro de la Prezidento de Burundo. La premio estis aljuĝita al burundaj virinoj por rekoni iliajn agadojn por la antaŭenigo de virinaj entreprenistoj kaj ilian kontribuon al la disvolviĝo de bonaj kondiĉoj por virinoj en la lando.

Komence de 2025 la projekto “Konstrui la kapablon de lernantoj precipe knabinoj fariĝi instruistoj”, de ŝi kun Najma Hassan kadre de la buĵumbura Esperanto-Klubo “Paca Armeo”, estis elektita de la Afrika Komisiono de UEA por ricevi subvencion tra la programo “Ni semas”. La projekto celas trejni dum 3 monatoj 30 estontajn instruistojn, precipe knabinojn, por servi en baza edukado kaj instrui ankaŭ Esperanton. En decembro 2023 Joanice partoprenis la kvintagan 107-an Seminarion de UEA por Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), en la urbo Rumonge, Burundo. La seminario havis kiel temon “Teknologio kiel potenca ilo por signife plibonigi edukadon en Burundo” kaj arigis 20 junajn esperantistojn el 6 provincoj de la lando. Tio montras la gravecon de la programoj de UEA en la venigo kaj tenado de talentaj esperantistoj en la Esperanto-movado.

Pro ĉio tio UEA varme gratulas al Anny Joanice Nizigiyimana pro la meritoplene ricevita agnosko, kun espero, ke ŝi povos multe pli kontribui al la mondo, al virinoj, al Esperanto – kaj ricevi la subtenon, kiun ŝi bezonas! UEA apogas ŝin.

 

Fonto: uea.org

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up