
Foto: Revuo Esperanto
Ekde 2020 Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) realigas projekton porkolekti diverslandajn prezentaĵojn pri la bestoj rilataj al la ĉina tradicia kalendaro.
Partoprenas esperantistoj el di-versaj mondopartoj. Iliaj rakontoj, fotoj, prezentaĵoj en sonregistraĵoj aŭ videoj kompilas ekspozicion, kiun ŝatas la ĉina publiko.
En la Serpenta Jaro 2025, dum la 16 feriaj tagoj de la Printempa Festo, nome de la 28-a de januaro, la antaŭvespero de la Printempa Festo, ĝis la12-a de februaro, la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, publikiĝis 16 prezentaĵoj sub la temo “Parolu pri serpento en la Jaro de Serpento”.
La enhavon konsistigas fabeloj, legendoj, mitoj, poemoj, natura scienco kaj eduko, socia scienco, ling-vistiko kaj urbo, ankaŭ pentraĵoj verkitaj de infanoj en Bosnio-Hercegovino.
La prezentaĵoj kun tekstoj, bildoj, sonregistraĵoj aŭ videoj en Esperanto kaj aliaj 12 lingvoj, estis legataj de 1953 homoj je 3425 fojoj.
Kontribuantoj venas de 13 landoj de 4 kontinentoj, inkluzive de Ĉeĥio, Irano, Albanio, Sud-Koreio, Brazilo, Japanio, Slovakio, Nederlando, Bosnio-Hercegovino, Meksiko, Burundo, Tanzaniokaj Usono, kaj tre rimarkinde estas, ke danke al Arko, unuafoje montriĝis rakontoj el Afriko (Burundo kajTanzanio).
La ĉina publiko havis la oportunon aŭskulti ne nur belajn prononcojn de nia lingvo, parolata de diverslandanoj el ĉiuj anguloj de la mondo, sed ankaŭ naciajn lingvojn, inkluzive de la afrikaj lingvoj la kirunda kaj svahila.
De la Jaro de Bovo 2021, la rubriko jam bone funkciis kvin jarojn (Bovo, Tigro, Leporo, Drako kaj Serpento). Ni kredas, ke en la nuna epoko kun popularigo de AI-tradukiloj, Esperanto havas ankoraŭ unikan ĉarmon en kulturaj interŝanĝoj inter diversaj civilizacioj kaj amikeco inter popoloj de diversaj landoj.
Kiel esperis la prez. de UEA prof. Duncan Charters en sia salutmesaĝo por la Yuanxiao-Festo, la lasta feria tago de la Printempa Festo: “Mi esperas kaj petas ke vi daŭrigu vian rubrikon, kaj ke viaj subtenantoj aldonu sian apogon.
Se ni neglektus kulturajn interŝanĝojn ni perdus unu el la plej esencaj kontribuoj de la lingvo Esperanto, kaj la kulturajn valorojn kiujn ni spertas kaj ĝuas pro nia kuna laboro. Tiuj kontaktoj kondukos al kompreno inter popoloj, kiuj kapablas nuligi antaŭjuĝojn favore al kompreno de la bela unikeco de ĉiu kulturo kaj ankaŭ de ĉio kio unuigas nin, kaj certigos pli pacan kunvivadon en nia mondo.” Jes, TEA daŭrigos nian rubrikon ĝis la fino de la 12 bestoj!
Foto: Pentraĵoj verkitaj de He Qizheng, membro de TEA, por tanzania rakonto Legendo de la Ora Serpento.
Fonto: Ŝjiaoĝin, Revuo Esperanto apr 2025