Internaciaj Organizaĵoj kreis tagojn por ĉiuj gravaj problemoj de la homaro, sed ankoraŭ ne por Esperanto. Bonŝance, esperantistoj jam de jaroj elpensis festi la Tagon de Esperanto la 26-an de julio ĉiujare. ... Legu pli


Konstitucio de Baraguá 1878

La dua konstitucio de Kubo estas konata kiel la konstitucio de Baraguá de la jaro 1878.... Legu pli


Kubo travivas procezon de konstitucia reformo kiu celas kongruigi ĝin kun la novaj tempoj kaj la realo de la insulo, kiu dum la lastaj jaroj renovigadis sian socialisman modelon sociekonomian. ... Legu pli


Havano festos 500 jarojn.

Dum la pasinta semajno informiĝis en Havano, ke okaze de la 500-jariĝo de Havano estis kreita en la jaro 2012, laborgrupo kiu organizas programon de agadoj por aparte atenti ĉiujn agadkampojn kaj temojn kiuj koncernas tiun ĉi urbon, la kuban ĉefurbon, kies problemoj kaj defioj transiras la limojn de la provinco.... Legu pli


Bildo: Jessica Arroyo

Havano, 26 apr (RHK) Hodiaŭ okazos forumo en linio okaze de la datreveno 57-a de Radio Havano Kubo. En la revuo Cuba Online kaj tra la oficialaj profiloj en Facebook kaj Twitter vi povos interparoli kun teamo de ĵurnalistoj kiuj respondos viajn demandojn pri la radiostacio.... Legu pli


La kreskado de falsaj informoj en la gazetaro kaj en la sociaj retejoj klopodas fortigi gazetarajn, politikajn kaj diplomatajn ĉirkaŭbarojn kontraŭ Kubo. La rapideco de la kontraŭmensoga reago hodiaŭ estas pli grava ol iam ajn.... Legu pli


José Martí, la nacia apostolo de Kubo

José Martí y Pérez estas konsiderata viro de radikala kaj revolucia pensmaniero, kies vasta kaj originala verkaro literatura igas lin unu el la pintaj figuroj de Latinameriko kaj Karibio.... Legu pli


La kongresa temo de la 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, Lingvoj kaj Kulturoj: edukado por daŭripova evoluo estos okazo por inviti la kongresanojn alproksimiĝi al la nuna stato de tiu ĉi agadkampo en nia regiono. Ĝi ligitas al la streboj de Unesco kaj UN koncerne al edukado kiel koncepto kiu ampleksas ankaŭ kulturon.... Legu pli


498: Havano renoviĝas.

Havano alvenas al sia 498-a fondodatreveno pli bela ol neniam, rekonis la doktoro Eusebio Leal, historiisto de la urbo, dum gazetara konferenco okazinta en la historia centro de la kuba ĉefurbo.... Legu pli


Havano, 8 sept (RHK) La venontan la 11-an de septembro la Esperanto-elsendoj de Radio Havano fariĝas 29-jaraj, kio sendube estas ĝojiga fakto por ni, kaj aparte por kelkaj el ni, kiuj partoprenis la unuan elsendon okazintan en la jaro 1988.... Legu pli


La 23-an de aŭgusto oni festas en Kubo novan datrevenon de la virina organizaĵo, nome FMC, kiu estiĝis de antaŭ 57 jaroj por plenumi gravan kaj konstantan taskon doni al la kubaj virinoj centran rolon en la konstruado de nova socio.... Legu pli


José Martí estas konata kiel elstara patrioto kaj revoluciulo, naskiĝinta en Havano la 28an de januaro mil 853. Estante tre juna, nur dekses jara, li komencis esprimi siajn sociajn, patriajn kaj sendependigajn idealojn, kio kondukis lin al malliberejo. En 1875 li estis forpelita al Hispanio, en kies ĉefurbo li publikigis eseon nomatan “La polítika malliberejo en Kubo”, kiu konsistigas fundamentitan kaj viran denuncon pri la abomenindaĵoj de la kolonia reĝimo.... Legu pli


Okaze de la Unesko-rekono al Zamenhof, ĉi-semajne okazis en la nacia biblioteko de Kubo, solenaĵo pri la semajno de la pola kulturo, kaj tiucele, la pola ambasadejo en Havano, invitis nian asocion prezenti la vivon de dro.Zamenhof.... Legu pli


De la 15-a ĝis la 19-a de marto okazis la 6-a tutlanda renkontiĝo KERo, en la centra provinco Villa Clara, en la feriejo Rio Seibabo. La renkontiĝon ĉeestis pli ol 115 geesperantistoj el la tuta lando.... Legu pli


Okaze de la tago de la gepatra lingvo, 21-a de februaro kaj la centjara datreveno de la forpaso de Ludoviko L. Zamenhof, la 14-a de aprilon 2017, esperanto-parolantoj el pli ol cent landoj montros sian memoron kaj dankon, ke li kreis tiun relative rapide lerneblan lingvon.... Legu pli


up