Kubo denuncis plian fojon antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN la usonan agresemon, kiu daŭras preskaŭ 60 jaroj per tuta sistemo de punoj kodigitaj en diversaj leĝoj, kiuj konkretiĝas en blokado komerca, ekonomia kaj financa al la kariba lando, kun la eksplicita celo sufoki la popolon kaj provoki reĝimŝanĝon, kio konsistigas enmiksigon en la internajn aferojn de la insulo kaj perforton de la homaj rajtoj de la kuba civitanaro.... Legu pli


Ĉu vi konas la urbon de kakao en Kubo? Ĉu vi scias pri “la plej bela tero iam vidita de homaj okuloj”? Jen unika ŝanco sperti kaj konfirmi tiujn vortojn de Kristoforo Kolumbo kiam alvenis al Barakoa la 27-an de oktobro 1492, en la orienta ekstremo de Kubo, kie hodiaŭ Esperanto havas niĉon tre viglan kaj gastaman!... Legu pli


En eksterordinara sesio, la komisiono pri internaciaj rilatoj de la nacia asembleo alvokas kondamni la usonan blokadon altrudatan de Usono al la kariba insulo.... Legu pli


Ernesto Che Guevara

La 8-an de oktobro de la jaro 1967 la komandanto Ernesto Che Guevara estis vundita kaj kaptita de la armeo en Bolivio, kie li batalis kun la gerilanoj de tiu lando favore al liberiĝo de la sudamerikaj teroj. ... Legu pli


Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco kaj la Esperanto-komunumo tra la mondo aliĝas al tiu ĉi festado kiel bone atestas mesaĝo sendita de Universala Esperanto-Asocio per oficiala gazetara komuniko.... Legu pli


Victor Jara, kantisto de la popolo ĉilia

La poezio estas armilo ŝarĝita de futuro, asertis la hispana poeto Gabriel Celaya, kaj pro tio multaj el ili mortis,, sed postlasis sian voĉon kiel batalarmilo.... Legu pli


La uzado de puraj energioj estas unu el la vojoj por tiel nomataj evolulandoj progresi sen damaĝi la medion, temo tre aktuala en la nuna epoko kiam la media krizo provokas gravajn sekvojn en la sano de nia planedo.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel dum kunsido de Cepal en Havano

De antaŭnelonge estis diskonigita la prognozo de la ekonomia komisiono regiona rilate la evoluon de tiuj indikiloj en la tuta regiono.... Legu pli


Solena malfermo de la 86-a itala kongreso de Esperanto foto: M.Gutiérrez

De la 24-a ĝis la 31-a de aŭgusto okazis en la ĉemara urbo Triesto, Italio, la 86-a itala kongreso de Esperanto kun 258 partoprenatoj el 28 landoj, kio sendube lokas ĝin inter la plej internaciaj kongresoj organizataj de landa asocio, ĉi-kaze la itala federacio kaj la asocio esperantista de Triesto.... Legu pli


Esperanto kaj Unesko estas ligitaj per komunaj celoj kaj pri tio atestas la du deklaroj de tiu ĉi internacia organo pri kulturo kaj edukado rilate la utilecon de la internacia lingvo.... Legu pli


foto: arkivo

La 9-a de aŭgusto estis deklarita de UN kiel tago de la indiĝenaj popoloj. Ili loĝas en ĉiuj mondregionoj kaj posedas, okupas kaj uzas proksimume 22% de la planeda teritorio. Ili estas inter 370 kaj 500 milionoj da personoj kaj reprezentas plej parton de la kultura diverseco de la mondo, tial ke ili kreis kaj parolas la plimulton de la preskaŭ 7000 lingvoj de la mondo.... Legu pli


La ĵusa efektiviĝo de la 104-a UK en Lahtio, Finlando, havis koincidan tagon kun la Esperanto-tago, la pasintan 26-an de julio. ... Legu pli


La 26-a de julio estas nomata la tago de nacia ribelemo Ĉi-jare estos festata en la orienta provinco Granma kaj ties historia urbo Bayamo.... Legu pli


Oswaldo Guayasamín, pentristo de Nia Ameriko

Latinameriko havas grandan kulturan riĉecon kaj diversecon. Ekzistas pluraj reprezentantoj de la artaj manifestacioj, kies verkoj trarompis la limojn geografiajn, rekonatajn je internacia nivelo, inter tiuj estas la elstara ekvadora pentristo Oswaldo Guayasamín.... Legu pli


La revolucia registaro de Kubo rifuzis plej energie la anoncitajn regulaĵojn de la usona registaro la 4-an de junio, per kiu plifortigas la ekonomian blokadon altrudatan al la insulo dum 60 jaroj.... Legu pli


up