Ĉu vi scias ke Kubo posedas gravajn humidejojn je internacia skalo? Kion faras la insulo rilate mediprotektadon kaj aparte pri la instrumentoj kiuj helpas al tiu protektado en la praktiko?
Oni devas memori ke la principoj de la deklaro de UN pri medio kaj evoluo pledas por devigi la ŝtatojn krei leĝojn efikajn por protekti la medion starigante sistemon por taksi la sekvojn de la homa agado kaj difini respondecojn fronte al mediaj damaĝoj.
Kubo, neevoluinta lando, kiu firme subtenas tiun agadon iniciatis en la jaro 1992 reformojn en sia konstitucio, specife en la artikolo 27, per enkonduko de la principo de daŭrigebleco.
Tiam ek-okazis diversaj leĝaj kaj instituciaj transformoj kun la celo reprogrami kaj starigi median politikon komencante per kreado de la ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio en la jaro 1994 kaj aprobo de la strategio primedia je tutlanda nivelo en 1997.
Kiel partode tiu procezo por krei efektivan leĝaron protekte al la medio, Kubo iĝis partnero de la konvencio pri humidejoj de internacia graveco, aparte kiel loĝejo de akvaj birdoj.
Estas konate ke la kuba insularo posedas gravajn humidejojn je internacia graveco, ekzemple, tiu de la Zapata marĉo en la okcidenta provinco Matanzas kiu estis enskribita en la internacia listo en la jaro 2001.
Poste estis enregistritaj aliaj gravaj humidejoj kiel Buenavista situanta en la nacia parko Caguanes, Marĉo de Lanier kaj sudo de la Junulara insulo, interaliaj.
Resume, la specialistoj pri la temo konkludas ke la primedia leĝaro kuba, kiu estas vasta, sendube havis markitan evoluon surbaze de la starigo de tutlanda primedia strategio kaj de la leĝo mem pri la temo, sed ankoraŭ restas protekto-sferoj kies normoj devas esti reviziitaj kaj kongruigitaj laŭ la realaj bezonoj de protektado de la ekosistemoj.