La kuba insularo kies granda insulo estas Kubo, posedas formon longan kaj mallarĝan. Laŭ opinio de fakuloj tio senigis ĝin je grandaj lagoj, tamen la insulo posedas belajn lagetojn el dolĉa aŭ sala akvo riĉaj ekonomie kaj nature.
La lagetoj el sala akvo supozeble havas ian komunikon kun la maro aŭ proksimas al la marbordoj dum la aliaj situantaj en la interno de la teritorio havas dolĉan akvon.
En la plej okcidenta ekstremo de la provinco Pinar del Rio troviĝas unu el la plej grandaj akvo-rezervejoj tiutipaj en Kubo, ĉar inter la nomataj Golfetoj de Cortés, en la suda marbordo, kaj la Golfeto de Guadiana, en la nordo, ekzistas pli ol cent lagetoj. Tamen, la plej konataj estas en aliaj lando-regionoj kiel tiu, kiun formas la rivero Ariguanabo en Havano aŭ la fama Lageto de Trezoro en la teritorio de Matanzas.
La lageto de la Trezoro apartenas al la Marĉo Zapata, la plej granda humidejo de la Karibio. Ĝia nomo ligatas al legendo kiu indikas tiun lokon kiel elektitan de la praloĝantoj por kaŝi la riĉaĵojn disde la avaraj okuloj de la hispanaj konkerintoj.
La lageto de la Trezoro, konsiderata unu el la mirindaĵoj de la kuba geografio havas proksimume rondan formon je 9 kvadrataj kilometroj da areo kaj 10 metroj profunda. El ĝiaj trankvilaj kaj travideblaj akvoj elmerĝas kelkaj insuletoj kaj ĉirkaŭe loĝas dekoj da specioj de flaŭro kaj faŭno mara kaj tera.
En tiom speciala regiono situas la turisma centro Guamá, kiu reproduktas vilaĝeton de la tainaj aborigenoj per tipaj dometoj el ligno kaj palmfolio, dum pluraj skulptaĵoj el ŝtono reprezentas la aborigenojn farantajn diversajn laborojn.
La nomata Lageto de la Lakto en la centra provinco Ciego de Ávila estas la plej granda rezervejo el dolĉa akvo natura de la tuta kuba arkipelago. Ĝi havas volumenon je preskaŭ 100 milionoj da kubikaj metroj de akvo kaj pli ol 65 kvadrataj kilometroj da surfaco.
La karbonato el kalko kaj gipso kovranta ĝian fundon formas blankecon, kiu speguliĝas en la akvo. El tio devenas la nomo de lageto de la lakto, kie loĝas miloj da fiŝoj kaj oni povas praktiki ĵakto-sportojn.
Post la jaro 1959 la revolucia registaro entreprenis gravajn agrikulturajn planojn kaj aliajn programojn por trinkebla akvo-provizado al la loĝantaro, kio postulis konstruadon de pluraj artefaritaj lagetoj ankaŭ utilaj por eviti inundojn provokatajn de intensaj pluvoj. La insulo pleniĝis je diglagetoj kaj mikrolagetoj, kiuj kune povus konsistigi enorman lagon, ĉar ĝia surfaco proksimumas je 1600 kvadrataj kilometroj.
La sudocentra provinco Sancti Spiritus havas ekde 1973 la plej grandan el tiuj diglagoj ĉe la rivero Zaza, dum en la orienta regiono estas aliaj diglagoj ĉe la riveroj Contramaestre kaj rivero Cauto, ĉi-lasta, la plej granda de la insulo.
Simila panoramo fontas el la rivero Hanabanilla, kiu formas belegan lageton inter la montoj de la montoĉeno Escambray en la centro de la lando.
Multaj el tiuj lagetoj konstruitaj de la homo tra la tuta insulo estas uzataj ankaŭ por fiŝokulturado kaj por praktikado de akvaj sportoj sanigaj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kuba parlamento pritraktos ĉefajn temojn de la ekonomia kaj socia vivo
- Partoprenas Kubo en pintkunveno de ALBA-TCP
- IX Plensesio de la komunista partio pritraktas temojn de nacia intereso
- Raporto de la usona ŝtatdepartemento plu tenos Kubon en sia listo de supozataj sponsoroj de terorismo
- La Parlamento de Kubo debatos temojn en la nacia tagordo