Germanujo ĝemas, en Siberio kreskas la “pordo al la submondo”. Ne klaras, kiom longe la varmego-ondo daŭros. Klaras : La klimata krizo mortigas jam nun. Klimatpolitiko devas pli radikaliĝi – kaj multe pli rapide.
La Pordo al la submondo troviĝas en Siberio kaj kreskas ĉiam pli rapide. “Pordo al la submondo”, tiel la lokanoj nomas la tiel nomatan Batagajkan Falejegon (Batagaika Megaslump) en Nordsiberio, la plej grandan termokarstan krateron de la Tero. En la momento ĝi estas iomete pli ol kilometron longa kaj, rigardate el la aero, ĝi havas proksimume la formon de ranlarvo.
Aktuale la kratero kreskas je proksimume 12 ĝis 14 metroj jare. Ĝis antaŭ nelonge tio estis ankoraŭ dek metroj. Okaze derompiĝas pecoj “grandaj kiom aŭtoj” de siaj krutaj bordoj kaj falas en la gigantan truon. La degelanta grundo konstante krakas kaj ĝemas.
La kaŭzo de ĉio ĉi estas la fakto, ke la siberia ĉiamfrosto degelas, kaj ke tio okazas ĉiam multe pli rapide, 70 jarojn pli frue ol diris la prognozoj. En Siberio la temperaturoj nun kelkfoje estas dum tutaj tagoj je ⁵ ĝis 20 gradoj super la ĝis nun normalaj mezumaj temperaturoj. En Verĥojansko, proksime de la Batagaja Kratero, unu el la normale plej malvarmaj lokoj de la planedo, en Junio havis 38 gradojn. Tio estas la plej alta iam ajn en arktaj regionoj mezurita temperaturo. Ankaŭ en la arkta parto de Kanado la temperaturoj en la momento troviĝas je pli ol 20 gradoj tro malalte por la sezono. La arkta marglacio estas en historia plej malalta stato, la liberigita marakvo varmiĝas krome.
Fulgonigra diabla cirklo
La kaŭzo de ĉiuj ĉi ekstreme maltrankviligaj evoluoj estas – en tiu jam apenaŭ ekzistas duboj – la homfarita klimata ŝanĝo. La Monda Veter-Atribua Projekto (World Weather Attribution Project) antaŭ nelonge elkalkulis, ke la siberia varmego-ondo, kiu daŭras jam multajn monatojn, pro la homfarita klimatŝanĝo fariĝis 600-oble pli verŝajna.
Samtempe tiu ĉi varmego-ondo mem, precize same kiel tiuj de la pasintaj jaroj, pli rapidigos la varmigon de la atmosfero : En Siberio okazas ĉiam denove brulegoj sur gigantaj surfacoj, milionoj da hektaroj da arbaro estas jam brulintaj. La fulgonigra grundo en la suno varmiĝas eĉ pli rapide, la degelanta grundo liberigas CO2 kaj la alte aktivan forcejgason metano. La ĉiomfrosto estas unu el la tiel nomataj punktoj de nereveno de la monda klimatsistemo.
Dekmiloj da mortintoj, damaĝoj en miliarda alteco, jam nun
En Ruslando ĉio ĉi jam delonge kaŭzas damaĝojn en alteco de miliardoj. Inter la sekvoj estas, apud la gigantaj arbar-incendioj, ankaŭ disfalantaj loĝdomoj kaj katastrofoj kiel tiu de Norilsk, kie komence de Junio 20.000 tunoj da dizel-oleo elfluis, ĉar la fundamento de rezervejo estis malaltiĝinta. [1] La efikoj de la varmego al la loka kampkulturo estas jam de jaroj katastrofaj.
Ankaŭ en Germanujo en la momento estas tre varmege kaj la verŝajno estas alta, ke tio ankoraŭ iom restos tia. Tiaj ekstremaj varmego-ondoj estontece jam ne estos esceptoj, ĉar ili aperos ĉiam pli ofte. La klimata krizo jam delonge komenciĝis. Kaj ĝi mortigas multajn homojn, jam nun. La eŭropa varmego-ondo de 2003, laŭ studaĵo, mortigis 70.000 homojn. “La tutmonda varmiĝo estas nova danĝero por la sano en maljuniĝanta Eŭropo”, la aŭtoroj skribis. Tio estis en la jaro 2008.
Nomoj por varmego-ondoj, same kiel tuj por ciklonoj
Alianco financata de fondaĵo en Usono nun engaĝiĝas por ke varmego-ondoj estontece ricevu nomojn, same kiel uraganoj. Kerne temas ĉe tio pri psiĥologia celo : varmego-ondoj fine penetru en la publikan konscion kiel danĝeroj, kiuj ili fakte estas. “Tiu ĉi krizo de ekstrema varmo devas ne resti plu kiel ‘silenta mortiganto’, kiu ĝi aktuale estas”, tiel la iniciatintoj argumentas por sia iniciato. La homoj, laŭ ili, devas lerni taŭge prepari sin al ekstrema varmo.
Sed en multaj lokoj preparo tamen ne sufiĉos : Se ni fine ne masive stiras kontraŭ ĝi, en multaj regionoj, kiuj hodiaŭ estas dense priloĝataj, en kelkaj jardekoj estos simple tro varme por vivi. “Unu ĝis tri miliardoj da homoj laŭ nia prognozo vivos ekster la klimataj kondiĉoj,kiuj en la pasintaj 6000 jaroj faris bonajn servojn al la homaro”, tekstas en studaĵo aperinta en Majo.
Vivolonga honto
La germana ministro pri ekonomio, Peter Altmaier, ĉi-semajne koncedis, “ke ni en la lastaj jaroj faris ankaŭ erarojn kaj agis tro malfrue” koncerne klimatan politikon. Malmultajn semajnojn post la parlamenta decido pri la malĝuste nomata leĝo de eliro el la karbo, kiu envere devus nomiĝi leĝo por daŭrigi la uzadon de karbo, pro la influo de organizitaj uloj kontraŭ la ventenergio, en sia propra ministrejo, pro la daŭre ridinde malalta CO2-imposto, kiu komencos efektiviĝi nur en la venonta jaro, la konfeso de la ministro pri ekonomio sonas sufiĉe kave.
Sed similajn eldirojn oni en la venontaj monatoj kaj jaroj aŭdos ĉiam pli ofte. Ili fariĝos pli hontemaj kaj pli malesperaj, ĉar la sekvoj de 30 jaroj da malĝusta klimat-politiko kaj tiuj de la daŭra, mortiga hezitado ĉiujare aperos pli klare. La fakto, ke por deturni tiun katastrofon oni ne agis decideme, akompanos la nunan tutmondan generacion de politikistoj kiel dumviva honto.
Iomete da pento ne sufiĉas
En la momento multaj, kiuj aktuale praktikas politikan potencon, supozeble konsolas sin per tio, ke ili nun ja fine ion faras. La aŭtoroj de studaĵo aperinta antaŭ malmultaj semajnoj tamen venas al la konkludo, ke klimatpolitike eĉ “progresemaj” landoj, ekzemple kalkulite ĉe la ekzemploj de Svedujo kaj Britujo, kun siaj aktualaj planoj tute ne povos plenumi la jam ne tre ambiciajn celojn de la Pariza Klimat-traktato. Reale efika klimatprotekta agado, laŭ la aŭtoroj ja eblas, se ĝi postulas “fundamentajn ŝanĝojn de multaj facetoj de industriiĝintaj ekonomioj”. Ĉi-semajne aperis studaĵo, laŭ kiu la CO2-ellaso de la pasintaj 15 jaroj kongruas kun la plej malbonaj scenaroj de la Monda Klimat-konsilantaro IPCC.
Duonsinceraj pento-koncedoj, kiuj rilatas nur preterlasojn en la pasinteco, ne savos nin. La germana registaro kaj la Eŭropa Komisiono fine devas alpreni sian respondecon – same decide kiel ili faris pri la koronviruso.
de Christian STÖCKER
La artikolo aperis en la germana jene :
https://www.spiegel.de/wissenschaft...
trad. de Vilhelmo Lutermano