Verda lumo por primedia servo de arbara karbonforigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-27 09:21:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: periódico Victoria

Havano, maj 27 (RHK) Ekde februaro de la kuranta jaro, Kubo donis  verdan lumon unuafoje al pago por la media servo de arbara karbonforigo. Tiamaniere la insulo promocias la partoprenon de siaj ekonomiaj agantoj en ĉi tiu merkato kaj la protekton de la biodiverseco, ĉar ĝi instigas agojn celantajn redukti la poluon kaj mildigi la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo.

Laŭ  dispozicioj de la Ministerio pri Agrikulturo, "natura aŭ jura persono, kiu respondecas pri la administrado de arbara heredaĵo, kiu, kiel rezulto de la daŭrigebla administrado de arbaroj, forigas karbonon el la atmosfero", havas la leĝan rajton peti kaj ricevi la respondan instigan pagon por tiu agado.

La regularoj validas por posedantoj de koncerna heredaĵo kaj por entoj implikitaj en la procezoj de datumkolektado, determino kaj atestado de arbara karbono, financado de planado kaj pago de la instigo.

La teksto asertas ke "karbon-sekvo estas la amasiĝo aŭ stokado de karbono en la biomaso de vivantaj arboj" kaj establas metodaron por fari la peton pri pago por la menciita media servo.

Ĝi estas pionira solvo, financa mekanismo aplikita en malsamaj landoj, kiu estas difinita en la Financa Plano por Biodiverseco je la landa nivelo, kiel asertas  la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu disponigis la ekipaĵon por atingi  validigon de la proceduro de pago pri  forigo de karbono kaj konstrui leĝan kadron.

La aprobo de Pago por priMediaj Servoj por la forigo de daŭrigebla arbara karbono konsistigas precedencon por la partopreno de Kubo en la merkato de karbonkredito, kio permesas subteni mediajn politikojn.

Kompenso de CO2-emisioj per karbonkreditoj estas unu el la alternativoj kiujn la mondo nuntempe havas

En la kazo de Kubo, la Agroarbara Esplora Instituto  estas la atestanta ento respondeca pri mezuradoj rilataj al plenumado de la postuloj por akiri la instigon.

La Iniciato pri Financado de Biodiverseco, internacia kunlabora alianco, kaj la projekto ECOVALOR, kreita en 2019, intervenis en 21 ejoj, inkluzive de kvin agroforstaj kompanioj kaj 10 protektitaj areoj.

Antaŭ starigo de la normo, reprezentantoj de UN evoluoprogramo kunlaboris kun specialistoj de la ministerioj pri Scienco, Teknologio kaj Medio, Agrikulturo, Financo kaj Prezoj, Ekonomio kaj Planado kaj aliaj kubaj entoj kiuj partoprenas en la Nacia Ekonomia Disvolvado kaj Socia Plano ĝis 2030.

Kubo kompromitas al novigaj solvoj aprobante pagon por la media servo de arbara karbonforigo por redukti poluon kaj mildigi la efikon de klimata ŝanĝiĝo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up