Monda Tago de la Arbo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-28 10:20:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: interreto

Pri la Monda Tago de la Arbo, ĝia origino ne estas klara,  sed eblas observi memorajn agadojn ĉiun 28an de junio kun la celo informi pri la graveco de arboj en la vivo de la planedo kaj konsciigi la loĝantaron pri la bezono konservi la Medion.

Laŭ lastatempa studo eldonita de la Journal of Sustainable Forestry, ekzistas  60 065 specioj de arboj sur nia planedo. Depende de la specio, arboj plene disvolviĝas kiam ili atingas 40 aŭ 50 jarojn. En malvarmaj areoj aŭ regionoj ili konservas ronĝulojn kaj birdojn.

Tutmonde, proksimume 78% de primaraj arbaroj estis detruitaj fare de homo kaj la ceteraj 22% estis trafitaj per ligno-ekstraktado. Aliflanke, 12% de la arbaroj de la mondo estas destinitaj por la konservado de biologia diverseco.

La malapero de grandaj arbaraj areoj tra la mondo estas alarmanta, pro senarbarigaj procezoj generitaj de la homo en sendistinga maniero kaj pro klimataj kialoj (sekecoj, uraganoj, ventegoj, hajloj), taksitaj je dek ses milionoj da hektaroj ĉiujare (ĉirkaŭ triono de la arbaroj de la mondo.)

La ŝanĝoj okazintaj pro klimata ŝanĝiĝo generas nivelojn de fuela amasiĝo en arbaroj, pliigante la efikon, fortikecon kaj intensecon de arbaraj fajroj.

Aliflanke, sendistinga arbohakado influas la perdon de vivejo de diversaj besto- kaj plantospecioj, reduktante grundfekundecon kaj la eblecon de regenerado de arbaj surfaco.

Ekzistas multaj mediaj organizoj kiuj antaŭenigas konscion pri la protekto kaj konservado de tiuj ekosistemoj (arbaroj kaj arboj) per taŭga uzo de ekzistantaj naturresursoj. Estas esence, ke registaroj tra la mondo aplikas rimedojn kaj politikojn, kiuj kontribuas al bremsigo de la efikoj de klimata ŝanĝo kaj sendistinga arbohakado.

Plantu arbon kaj kontribuu al la protekto de la medio. Vi ankaŭ povas kunhavigi en sociaj retoj per la hashtag #WorldTreeDay.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up