Monda Semajno de Akvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-21 11:35:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De la 25-a al 29a de aŭgusto  oni celebras la mondan semajnon de akvo. Kiam oni ekkomencis celebris ĝin por la unua fojo?

En julio 2010 la ĝenerala asembleo de UN rekonis la rajton de ĉiuj homoj al akvo kaj purigaj servoj. Tio signifas ke ĉiu persono devus havi aliron al sufiĉa akvo por endoma uzo: inter 50 kaj 100 litroj da akvo ĉiutage,

Kaj ĝi devus esti sekura, akceptebla kaj alirebla. Ĝia kosto ne devus esti pli 0l 3% de la domaj enspezoj. Kaj la fonto ne devus esti pli fora ol unu km de la domo, nek ĝi kolekto devus superi 30 minutojn.

UN delonge laboras pri akvoproblemo tutmonde,  ekde 1977 en diversaj kunvenoj kie oni interkonsentis amason da decidoj, kiuj supozeble devintus kontribui al plibonigo de la monda akvokrizo.

Ĉiujare oni celebras du internaciajn tagojn de UN pri akvo kaj purigado.

La UN-oficejo pri nutrado kaj monda organizo pri sano, 2,1 bilionoj da personoj malhavas aliron al trinkebla akvo en sekura mastrumado, 4,5 bilionoj da homoj posedas sekurajn sanigajn servojn, 340 mil infanoj malpli ol 5-jaraj forpasas ĉiujare pro malsanoj diareaj kaj almenaŭ 1 800 milionoj da homoj tutmonde trinkas akvon ne protektitan kontraŭ feko-poluado.

Tial, ĉi tiu monda semajno de akvo estas strategia punkto por la akvoproblemoj tutmonde. Per ĝi oni celas cerbumi pri la problemoj de akvomankoj, ĉar ĝi estas esenca por la vivo.

Kaj influas gravajn aspektojn por la homaro, interalie, la produktadon de nutraĵoj, energion, klimatan ŝanĝiĝon, edukadon kaj sanon. Sen ĝi, la vivo ne estas garantiata, kaj la alvoko estas  ĝin protekti kaj uzi  racie.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up